Toyotomi Kunimatsu (japane 豊臣 国松; 1608,19-a de Junio de 1615) estis membro de la klano Toyotomi dum la epoko de Edo de la 17-a jarcento. Li estis la filo de Toyotomi Hideyori, la filo de Toyotomi Hideyoshi. En 1615, dum la sieĝo de Osako, Toyotomi Hideyori estis venkita kaj sinmortigis per harakiro dum sia kastelo estis almilitita de la fortoj de Tokugawa Hidetada kaj Tokugawa Ieyasu. Toyotomi Kunimatsu, kiu tiam estis sep jarojn aĝa, estis kaptita de la klano Tokugawa kaj senkapigita.
- A History of Japan
- Perkins, Dorothy (1998). Samurai of Japan: A Chronology From Their Origin in the Heian Era (794-1185) to the Modern Era. Upland, PA: DIANE Publishing Company.