Traben-Trarbach

Traben-Trarbach
Blazono
Traben-Trarbach (Germanio)
Traben-Trarbach (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bernkastel-Wittlich
Komunumaro Verbandsgemeinde Traben-Trarbach
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06541
Poŝtkodo 56841
Aŭtomobila kodo WIL
Oficiala Municipokodo 07231124
Politiko
Komunumestro Heide Pönnighaus
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Am Markt 3
56841 Traben-Trarbach
Demografio
Loĝantaro 5748 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 57′ N, 7° 7′ O (mapo)49.9511111111117.1166666666667Koordinatoj: 49° 57′ N, 7° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 31,35 km²
Oficiala retejo https://www.traben-trarbach.de/
vdr

Traben-Trarbach estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2024 la urbo havis 5 748 loĝantojn. La urbo, borde de la rivero Mozelo, situas meze de vinkultiva regiono kaj la apudriveraj deklivoj pitoreske plenas je vitejoj. Ĝi estas la administra sidejo de komunumaro, kiu ofertas servojn ankaŭ por kvin pliaj ĉirkaŭaj komunumoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Geografia Situo

[redakti | redakti fonton]
la urboparto Traben
Panoramo de la Grevenburg al la urboparto Trarbach (maldekstre), la urboparto Traben kaj la Mozelo

Traben-Trarbach situas ĉirkaŭ 40 km nordoriente de Treviro kaj ĉirkaŭ 60 km sudokcidente de Koblenco en la valo de la meza Mozelo; norde de la urbo troviĝas la monto Mont Royal en Mozela meandro. La urba teritorio havas grandecon de 31.350.000 m², inkluzive de granda arbaro. Traben-Trarbach estas la plej granda urbo laŭ la areo ĉe la meza Mozelo.

La urboparto Traben situas maldekstre de la rivero piede de la iama fortikaĵo Mont Royal, kaj la urboparto Trarbach dekstre de la Mozelo je la flanko de la montaro Hunsrück. Dum Traben situas apud la riverbordo, Trarbach etendiĝas inter la deklivoj kaj la Kautenbach-valo.

Divido de la urbo

[redakti | redakti fonton]

Apud Traben kaj Trarbach estas la urbopartoj Litzig , Wolf, Bad Wildstein, Rißbach, Kautenbach kaj Hödeshof .

Aacher Hof, teksto de la memortabulo : „Menciita dokumente en 830 kiel feŭdo al la Akena „Marienstift“ (kolegiato) de Ludoviko la Pia “

Jam en 830 la „Aacher Hof“ estis menciita en dokumento. Imperiestro Ludoviko la Pia (814–840), filo de Karolo la Granda, donacis Traben kaj „ĉiuj subuloj kaj apudaj lokoj Litzig, Rißbach, Irmenach kaj Beuren al la Munasterio de Akeno. Ĉiuj hodiaŭaj urbopartoj (krom parto de Kautenbach) apartenis al la Malantaŭa Grafejo Sponheim, kies ĉefa urbo restis Trarbach ankaŭ post la forpereo dela grafoj. 1815 Trarbach iĝis prusa. Pro la aparteno al al Malantaŭa Grafejo Sponheim enkondukiĝis en la jaro 1557 en Trarbach kaj Traben la reformacio. La urbo restis plejparte evangelia ĝis hodiaŭ, kvankam la katolika parto de la enloĝantaro kreskis signifoplene. 1818 fondiĝis la sinodo Trarbach, kies ĉefa loko restis Trarbach ĝis 1972. Pro la grandeco – la sindodo entenas la la distriktoj Bernkastel, Zell kaj Trier – la sinodon oni dividis en 1825t. La urboparto Wolf restis ĝis 1892 ĉe la sinodo Treviro, kiu nomiĝas ĝis 1843 laŭ la loĝloko de la superintendanto „Sinodo Wolf“ .

Dum incendio je la 21a de julio 1857 preskaŭ la tuta urboparto Trarbach fariĝis viktimo de la flamoj. De 1700 loĝantoj 1400 fariĝis sendomaj [1] 1898 estas kondstruita la unua ponto inter ambaŭ urbopartoj laŭ la plano de Bruno Möhring. Tiu ponto estis eksploditigita en la lastaj tagoj de la milito en 1945. En la jaro 1904 okazis la unuigo de la komunumo Traben kaj la urbo Trarbach al la urbo Traben-Trarbach. La sekva ŝanĝo okazis la 7an de junio 1969, kiam enkorporiĝas la komunumoj Kautenbach kaj Wolf al Traben-Trarbach [2] Unu jaro pli poste la komunumaro Traben-Trarbach estas novaranĝita. Ĝi havas sian administran centron en la urbo Traben-Trarbach.

Urba Konsilantaro

[redakti | redakti fonton]

La urba konsilantaro en Traben-Trarbach konsistas el 22 memboj, kiuj elektiĝas por ofictempo de kvin jaroj. Prezidanto de la urba konsilantaro estas volontula urbestro.

Priskribo: La blazono montras sur ruĝ-argenta ŝakbreto de la Grafejo Sponheim en la supra duono nigran trabantan ĉevalon. Ĝi estas simbolo de la urboparto Traben, kies kelta nomo „Traven“ signas malgrandan setlejon. En la malsupra parto staras turon kiel simbolo de la „urbo Trarbach“.

kastelo Grevenburg

Esperanto en Traben-Trarbach

[redakti | redakti fonton]

Inter la 27-a de decembro 1988 kaj la 3-a de januaro 1989 la 32-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la Traben-Trarbach, en granda seminariejo inter vitejoj, kaj pritraktis la temon "Religioj kaj ideologioj en Eŭropo". Inter la 27-a de decembro 1997 kaj la 3-a de januaro 1998 la 41-a Internacia Seminario en la sama seminariejo diskutis pri la kadra temo "Socio kaj komunikado".

Ĝemeliĝoj

[redakti | redakti fonton]

La urbo Traben-Trarbach havas ĝemeliĝon kun la komunumo Wangen bei Olten en Svisio kaj la komunumaro Traben-Trarbach havas ĝemeliĝon kun la franca urbo Selles-sur-Cher.

Kulturo kaj Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
urboparto Traben: poŝtoficejo kaj Lorettahaus
la Mozelaj lokoj Trarbach (en la malprofundo) kun Grevenburg kaj Traben (en la profundo). "Akvotintaĵo" de Karl Bodmer ĉirkaŭ 1831.

Konstruaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • ruino de la burgo Grevenburg, konstruita ĉirkaŭ 1350, post pluraj sieĝoj en 1734 detruita
  • ruino Starkenburg, 250 metrojn super la Mozelo kun sia burgroko direkte al Enkirch
  • fortikaĵo Mont Royal (1687-1698) (grandega franca fortikaĵo de Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio, konstruita de Vauban)
  • pontoturo de la mozela ponto, konstruita en 1899 laŭ planoj de Bruno Möhring
  • Mittelmoselmuseum (germane por: „Muzeo de la Meza Mozelo“) montras eksponaĵojn pri historio de al Mozela valo, la Grafejo Sponheim, la fortikaĵo „Mont Royal“ kaj la „Grevenburg“
  • Parkkasteleto Bad Wildstein, iama kurac-kaj bandomo de la urbo, konstruita laŭ planoj de Bruno Möhring
  • urbodomo Trarbach, konstruita en 1833 laŭ planoj de Ferdinand Nebel
  • vilao Huesgen, apud la stacidomo, en 1904 laŭ planoj de Bruno Möhring
  • loĝdomo D-ro Breucker, ĉe la mozelo, en 1905 laŭ planoj de Bruno Möhring
  • iama vinfarejo „Weinkellerei Julius Kayser & Co.“, Wolfer Weg, en 1906–1907 laŭ planoj de Bruno Möhring
  • iama hoelo „Clauss-Feist“ (hodiaŭ „Bellevue“), en 1903 laŭ planoj de Bruno Möhring
  • iama ardeza kaj erca minejo Gondenau
  • urboturo Trarbach kun elrigardo super la tegmentoj de urboparto Trarbach

Dum jaroj okazis sur la rivero motorboataj vetkuroj, la lasta okazis 1996.

Tra Traben-Trarbach iris ĝis la 31-a de decembro 1962 la Moseltalbahn (germane por: „fervoja linio tra la mozela valo“), nomata „drinkemula trajneto“. La stacidomon ĉe la flanko de Trarbach oni malkonstruis pro la pligrandiĝo de la federacia strato B 53. En la urboparto Traben troviĝas la fina haltejo de la Moselwein-Bahn, (germane „Mozelvina fervojo“) al Bullay. La en 1904 laŭ la ekzemploj de malnovaj trabfakaj domoj de la urbo konstruita stacidomo konserviĝis kaj servas hodiaŭ kiel sidejo de la urbestrino.

urbaj bildoj

[redakti | redakti fonton]

Famuloj de Traben-Trabach

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dietmar Flach, Günter Böse (eld.): „Traben-Trarbach. Geschichte einer Doppelstadt“. Traben-Trarbach 1984.
  • Johann Hofmann: „Trorbachische Ehren-Säul“. Faks.-Nachdr. der Ausg. Stuttgart 1669. Cäsar, Traben-Trarbach 1968.
  • Arne Houben (eld.): „Mit Carl Bodmer von Trier nach Koblenz. Eine Moselreise um das Jahr 1830“; Alf/Mosel: Rhein-Mosel-Verlag, 2006; ISBN 978-3-89801-033-7
  • Ernst Schütz: „Trarbach in alter Zeit. Bilder aus der Geschichte der Stadt von der Reformation bis zur Niederlegung der Grevenburg“; Traben-Trarbach, 1909
  • Albert Rosenkranz (eld.): „Das Evangelische Rheinland. Ein rheinisches Gemeinde- und Pfarrerbuch“, Band 1: „Die Gemeinden“; Schriftenreihe des Vereins für Rheinische Kirchengeschichte, 3; Düsseldorf: Kirche in der Zeit, 1956.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]