Trafic | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Trafic |
Originala lingvo | angla lingvo • franca lingvo • nederlanda lingvo |
Kina aperdato | 16 apr. 1971 |
Ĝenro | komedia filmo, social comedy film |
Kameraado | Eddy van der Enden, Marcel Weiss |
Reĝisoro(j) | Jacques Tati |
Produktisto(j) | Robert Dorfmann |
Scenaro | Jacques Tati |
Loko de rakonto | Francio • Parizo • Amsterdamo • Nederlando |
Muziko de | Charles Dumont |
Rolantoj | Jacques Tati • Franco Ressel • Maria Kimberly |
IMDb | |
Trafic (Trafiko) estas franca filmo de Jacques Tati, filmita inter 1969 kaj 1971, aperinta en 1971.
S-ro Hulot estas desegnisto ĉe Altra, eta pariza firmao de aŭtomobila konstruo. Li estas komisiita kunveturigi aŭton "Renault 4L" transformitan en revolucian tendaran veturilon, kiun li inventis, kaj kiu enhavas multajn akcesoraĵojn (ekzemple: radiatorkrado faldiĝas horizontale por fariĝi kradrostilo), por prezentado en ekspozicio de Amsterdamo. Maria, ŝarĝita de publikaj rilatoj ĉe Altra, tre malkvieta pro komenca malfruo, provokas per siaj iniciativoj serion da prokrastoj kaj katastrofoj.
Ĉi tiu filmo estas financa subteno sekve al la fiasko de Playtime. Ĝi ankaŭ estas la ununura filmo de Jacques Tati, kies scenaro havas celon, plenumotan objektivon.