Tramtransporto en Kazablanko | |
---|---|
Tramo Alstom Citadis sur linio T1 | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kazablanko Maroko |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 13-a de decembro 2012 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 74 km |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de veturiloj | 102 x 2 |
Nombro de stacioj | 119 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Casa Transport |
Transportisto | RATP Dev Casablanca |
Tramtransporto en Kazablanko (arabe كازا طرامواي, france Tramway de Casablanca) estas sistemo de publika transporto sur sia propra loko servanta la urban areon de Kazablanko, la ekonomia ĉefurbo de Maroko. Ĝi estis enservigita la 13-an de decembro 2012.
Dua linio, liganta Aïn Diab al Sidi Bernoussi sur longo de 22,5 km, estis inaŭgurita la 24-an de januaro 2019.
La reto nuntempe inkludas du liniojn kun entute 74 km kaj 119 stacioj post lanĉo de du novaj 26 km longaj linioj en septembro 2024.
La tramo de Kazablanko estas funkciigata kaj prizorgata fare de "RATP Dev Casablanca", filio de RATP Dev, sub la aŭtoritato de "Casa Transport".