La Trankvila revolucio estis kebekia evento okazinta en la 1960-aj jaroj, kiu estis periodo de gravaj ŝanĝoj farita sen violento. Ĝi daŭris ĉirkaŭ 10 jarojn.
La vorto Trankvila revolucio estis menciita, en la angla, unuafoje en 1960 en la kanada ĵurnalo The Globe and Mail, kiel Quiet revolution.
En septembro 1959, Maurice Duplessis mortis, kaj 10 tagojn post lia morto Paul Sauvé anstataŭis lin, sed nur dum 100 tagoj, ĉar li mortis la 2-an de januaro 1960. Antonio Barette anstataŭis tiam Paul Sauvé. La Trankvila revolucio komencis la 25-an de junio 1960, kiam Jean Lesage estis elektita. [1]
La 7-an de julio 1960, la Kebekia Ministerio de Eduko (hodiaŭ la Kebekia Ministerio de Eduko, Sporto kaj Amuzo) estis kreita kaj la unua ministro estis Paul Gérin-Lajoie. Kun ĉi tiu ministerio, la eduksistemo ekestis senpaga ĝis la Universitato.
La loĝantaro kaj pastroj iĝis laikaj. La nombro de personoj, kiuj volas iĝi pastroj, ankaŭ malgrandiĝis.
La religio perdis sian influon. La ŝtato nun okupiĝas pri la eduko kaj la zorgo de la malsanuloj.
La nombro de personoj en familioj malgrandiĝis de 10 ĝis 2 aŭ 1. La divorco estas pli ofta.
La provinco de Kebekio iĝis societo de konsumado, ĉar la aliro al la kredito en 1980 estis pli facila ol en 1900.