Transago oni nomas sinsekvon de programpaŝoj, logike koheraj, kiuj transkondukas sistemon de integra stato al alia integra stato.
Jen ekzemplo: Sistemo administranta la partoprenantojn de aranĝo povas trakti aliĝon de familio laŭ la sekvaj paŝoj:
- komenco de la transago
- registri la familianojn en la partoprenantolisto
- aktualigi la kotizo- kaj kostotabelon
- eltrovi liberan ĉambron
- rezervi litojn en la ĉambro
- fino de la transago
La sistemo plenumanta transagojn certigu, ke el ili ĉiu estu P-I-K-A:
- Persista: la ŝanĝoj faritaj de la transago konserviĝu.
- Integra: se la sistemo antaŭ la transago estis en integra stato, ĝi estu ankaŭ poste en integra stato.
- Kompleta: la transago okazu tute aŭ tute ne. Se dum la transago okazis eraro, la jam faritaj ŝanĝoj malfariĝu.
- Aparta: pluraj samtempaj transagoj ne ĝenu unu la alian.