Transterena biciklado | |
---|---|
sporta fako | |
montbiciklado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Transterena biciklado estas disciplino de montbiciklado, kaj tial ankaŭ de biciklado ĝenerale. Transterena biciklado iĝis olimpika sporto en 1996 kaj estas la nura formo de montbiciklado praktikata ĉe la Olimpikoj ĝis la Somera Olimpiko 2008, kiam aldoniĝis nova disciplino provizore nomata BMX vetkura - aldone en la Somera Olimpiko 2020 aldoniĝis ankoraŭ plia disciplino nomata BMX liberstila.[1]
En la angla lingvo, kutima mallongigo por la sporto estas XC, en kiu la X signas du vojojn "trans" imagita tereno, kiuj hazarde krucas sin meze de la vojo, kaj C staras por ciklado, mallonge por biciklado.
Tamen en la olimpikoj oni ofte uzas alian mallongigon, BMX, kiu fakte signifas "bicikla formo de motokroso", speco de konkurso per motorcikloj. Tiu mallongigo aparte en Esperanto maltaŭgas, ĉar en tiu lingvo la litero ikso tute ne ekzistas. Ĝi tamen ankaŭ ĝenerale estas iom dubinda termino, ĉar ĝi konjektas ke motora moviĝo estas la origina, plej konata formo, kaj variaĵo sen motoro estas nur malkompleta kopiado - same oni ankaŭ ne malpermesus la vorton "biciklo" kaj anstataŭus ĝin per nova vorto "senmotora motorciklo".
Transterena vetkonkurso emfazas eltenemon super teknika lerteco, kaj konkursoj laŭ tempo varias de 30 minutoj ĝis 24 horoj. Pli lastatempe aperis nova kategorio nomata maratona transterena biciklado. Ĝenerale, la maratonaj biciklaj distancoj estas pli ol 80 kilometroj. Io ajn malpli ol 80 kilometroj ankoraŭ nomiĝas transterena bicikla konkurso.
Male al descendaj vetkuroj, kiuj estas kondukitaj en formato de unuopulo, kies tempo estas mezurata, transterenaj vetkuroj tradicie havas amaskomencon aŭ intervalkomencon, kie rajdantoj estas liberigitaj en pluraj grandaj grupoj dividitaj per aĝo kaj/aŭ kapablo.
|