Kiel legi la taksonomion Triĥoglosoj
Ĉielarka triĥogloso, Royal Botanic Gardens, Sidnejo
Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
Triĥoglosoj (Trichoglossus ) estas genro de lorienoj el superfamilio de veraj papagoj . Ĝi estas disvastigita en vastaj regionoj en Aŭstralio , Wallacea , kaj Melanezio , kun kelkaj grupoj en Filipinoj kaj Mikronezio . Ĝi unuigas plejparte brilkolorajn birdojn kun ruĝaj aŭ oranĝkoloraj bekoj. Unu distinga trajto de specioj el tiu ĉi genro, apartiganta ĝin de aliaj lorienoj, estas bunta aŭ strieca supra brusto.[ 1]
La genron Trichoglossus enkondukis en jaro 1826 angla naturalisto James Francis Stephens .[ 2]
La nomo estas kombinaĵo de klasikaj grekaj vortoj thrix ("haro") kaj glōssa ("lango").[ 3]
La tipa specio estas deklarita kokosa triĥogloso .[ 4] [ 5]
Post la publikiĝo de molekulfilogenetika esploro en 2020, tri specioj el Trichoglossus estas movigitaj al la nova genro Saudareos . Tiuj estis la triĥogloso de Johnstone (Saudareos johnstoniae ), la citrina triĥogloso (Saudareos flavoviridis ), kaj la ornama triĥogloso (Saudareos ornatus').[ 6] [ 7] [ 8]
La genro enhavas 10 speciojn:[ 8]
Bildo
Specio
Distribuo
Ponapea triĥogloso ,
Trichoglossus rubiginosus (Bonaparte, 1850)
Ponapeo (Mikronezio )
Skvama triĥogloso ,
Trichoglossus chlorolepidotus (Kuhl, 1820)
Eosta Aŭstralio
Kokosa triĥogloso ,
Trichoglossus haematodus (L., 1771)
6 subspecioj
T. h. haematodus T. h. massena T. h. nesophilus T. h. flavicans T. h. deplanchii T. h. nigrogularis
Sudaj Molukoj , uesta Novgvineo kaj eosten ĝis Loyauté-insuloj
Triĥogloso de Rosenberg ,
Trichoglossus rosenbergii Schlegel, 1871
Biak-insulo
Ĉielarka triĥogloso ,
Trichoglossus moluccanus (Gmelin, 1788)
Du subspecioj
T. m. septentrionalis Robinson , 1900 T. m. moluccanus (Gmelin, JF, 1788)
Multaj lokoj en Aŭstralio, enkondukita en Honkongo
Ruĝkoluma triĥogloso ,
Trichoglossus rubritorquis Vigors & Horsfield, 1827
De eostaj Malgrandaj Sundoj ĝis norda Aŭstralio
Olivkapa triĥogloso ,
Trichoglossus euteles (Temminck, 1835)
Malgrandaj Sundoj : Indonezio kaj Orienta Timoro
Kalendula triĥogloso ,
Trichoglossus capistratus (Bechstein, 1811)
Insuloj Sumbo , Wetar kaj Timoro en Malgrandaj Sundoj
Folia triĥogloso ,
Trichoglossus weberi (Büttikofer, 1894)
Insulo Floreso , Indonezio
Sunsubira triĥogloso ,
Trichoglossus forsteni Bonaparte, 1850
Uestaj Malgrandaj Sundoj
↑ Low, Rosemary . (1978) Lories and Lorikeets . Inkata Press: Melbourne. ISBN 0-909605-08-4 .
↑ Stephens, James Francis . (1812) General Zoology, or Systematic Natural History 14, Part 1 . London: Kearsley et al..
↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names . London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4 .
↑ Lesson, René P. . (1828) Manuel d'ornithologie, ou Description des genres et des principales espèces d'oiseaux 2 (france ). Paris: Roret.
↑ (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World , 4‑a eldono 1: Non-passerines , Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8 .
↑ (2020) “Uneven missing data skew phylogenomic relationships within the lories and lorikeets”, Genome Biology and Evolution 12 (7), p. 1131–1147 . doi :10.1093/gbe/evaa113 .
↑ (2020) “Improved systematics of lorikeets reflects their evolutionary history and frames conservation priorities”, Emu – Austral Ornithology 120 (3), p. 201–215 . doi :10.1080/01584197.2020.1779596 . Bibkodo :2020EmuAO.120..201J .
↑ 8,0 8,1 Parrots, cockatoos . IOC World Bird List Version 11.2 . International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 24 July 2021.