Trofeo Roquette Pinto | ||
Trofeo Roquette Pinto | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Lando | Brazilo | |
Fondita en | 1950 | |
Trofeo Roquette Pinto aŭ portugale Troféu Roquette Pinto estis premio donita al la plej bonaj brazilaj radio-televidaj profesiuloj. La trofeo estis statueto en formo de papago kantanta antaŭ mikrofono.[1]
Konceptita de la televida anoncisto kaj produktanto Blota Júnior, ĝia nomo estas omaĝo al Edgar Roquette-Pinto, konsiderata la patro de la elsendo en Brazilo.[2],[3]
En 1968, la Ministerio de Edukado kaj Kulturo ankaŭ establis Trofeon Roquette Pinto por la plej bonaj film-scenaristoj en Brazilo. En 1971 la Trofeo estis suspendita fare de RecordTV kiu rekomencis ĝin en 1978. La lasta eldono de la premio okazis en 1982.