Tronchón | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 44141 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 61 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 37′ N, 0° 24′ U (mapo)40.6212083-0.39853500000001Koordinatoj: 40° 37′ N, 0° 24′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 096 m [+] | ||||
Areo | 57,109839 km² ( 571 0.9 839 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tronchón [+] | |||||
Tronchón [tronĈON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.
Ĝi estas je 118 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1096 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas kun Villarluengo okcidente. La loĝloko mem estas inter Olocau del Rey en la provinco Kasteljono (oriente) kaj Villarluengo kaj la cetero de la provinco Teruelo okcidente. La loko estas en la Iberia Sistemo, ĉe la montaro de Malsupra Aragono.
La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj.
Tronchón estis konkerita de Alfonso la 2-a kaj donita poste al Gastón, superulo de la Ordeno de San Redentor, kies sidejo estis en Cantavieja. En 1212 ĝi pasis al la Ordeno de la Templo, kun la ceteraj loĝlokoj de la Baylía: Cantavieja, Villarluengo, La Cañada, La Iglesuela del Cid, Mirambel kaj La Cuba. La superulo Arnaldo de Castronovo donis rajtigilon en 1272, kun kondiĉo nek vendi nek cedi terojn aŭ posedojn de la teritorio al eksteruloj. Tronchón ludis gravan rolon ekde sia aligo en 1277 al la Templana filio de Cantavieja, kiel landlima loko kaj en la militoj de Sendependigo kaj Karlismaj.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Tronchón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 65 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio (fromaĝo, menciita en Don Kiĥoto). Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo.