Tropika humida arbaro de Gujano .
Amazona pluvarbaro.
Situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj laŭ la vivozon -klasifika modelo de Leslie Holdridge.
La tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj , estas tersupraĵa biomo .
Aliaj tropikaj kaj subtropikaj arbaraj regionoj, kun pli malalta precipitaĵo , gastigas la tropikajn kaj subtropikajn sekajn foliarbarojn kaj la tropikajn kaj subtropikajn koniferarbarojn . Ankaŭ ekzistas mezvarmaj pluvarbaroj , en certaj humidaj mezvarmaj marbordaj regionoj.
La biomo inkluzivas plurajn tipojn de arbaroj :
Malaltaĵaraj ekvatoraj ĉiamverdaj pluvarbaroj , komunlingve konataj kiel tropikaj pluvarbaroj , estas arbaroj kiuj ricevas altan precipitaĵon ( pli ol 2000 mm, aŭ 80 coloj, jare) dum la tuta jaro. Tiuj arbaroj troviĝas en zono ĉirkaŭ la ekvatoro , kun la plej grandaj areoj en Amazonio de Sudameriko , la konga baseno de Centra Afriko , en Indonezio , kaj en Novgvineo .
Humidaj deciduaj kaj kvazauĉiamverdaj sezonaj arbaroj , ricevas altan tutjaran precipitaĵon kun varma somera humida sezono kaj pli malvarma vintra seka sezono. Iuj arboj en tiuj arbaroj faligas iujn aŭ ĉiujn de siaj folioj dum la vintra seka sezono. Tiuj arbaroj troviĝas en partoj de Sudameriko , en Centrameriko kaj ĉirkaŭ Karibujo , en marborda Okcidentafriko , partoj de Hindujo , kaj tra multe da Hindoĉinujo .
Montaraj pluvarbaroj , iuj de ili estas konataj kiel nubarbaroj , kreskas en montaraj areoj kun malvarmeta klimato.
Inunditaj arbaroj , inkluzive dolĉakvaj marĉarbaroj kaj torfejaj marĉarbaroj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj estas komunaj en pluraj tersupraĵaj ekozonoj , inkluzive de partoj de la afrotropiso (Ekvatora Afriko), orientaliso (partoj de Hindujo kaj Sudorienta Azio ), la neotropiso (norda Sudameriko kaj Centrameriko ), aŭstralazia ekozono (orienta Indonezio , Novgvineo, norda kaj orienta Aŭstralio ), kaj la pacifika ekozono (la tropikaj insuloj de la Pacifiko ). Ĉirkaŭ duono de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo troviĝas en la sudamerikaj landoj Brazilo kaj Peruo . Pluvarbaroj nun kovras malpli ol 6% de la monda tersupraĵa areo. Sciencistoj taksas ke pli ol duono de la specioj de plantoj kaj bestoj vivas en tropikaj pluvarbaroj.
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj
Burundo , Demokratia Respubliko Kongo , Tanzanio , Ruando , Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj
Angolo , Ekvatora Gvineo , Gabono , Kameruno , Respubliko Kongo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj
Kameruno , Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj
Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj
Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj
Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko
Ekvatora Gvineo , Kameruno , Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj
Kenjo , Sud-Sudano , Tanzanio , Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj
Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj
Benino , Ebura Bordo , Ganao , Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj
Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj
Ebura Bordo , Gvineo , Liberio , Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj
Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko
Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj
Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj
Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj
Francio , Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj
Ekvatora Gvineo , Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj
Centr-Afrika Respubliko , Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko
Kenjo , Somalio , Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj
Centr-Afrika Respubliko , Gabono , Kameruno , Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko
Malavio , Mozambiko , Tanzanio , Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj
Respubliko Kongo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj
Ebura Bordo , Liberio , Gvineo , Sieraleono
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj
Argentino , Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj
Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj
Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj
Bolivio , Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj
Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj
Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj
Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj
Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero
Ekvadoro , Kolombio , Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj
Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj
Ekvadoro , Kolombio , Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj
Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj
Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj
Argentino , Brazilo , Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj
Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj
Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj
Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj
Gvatemalo , Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar
Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj
Gvatemalo , Meksiko , Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj
Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj
Argentino , Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio
Brazilo , Bolivio , Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj
Kostariko , Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj
Meksiko
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj
Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj
Indonezio , Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj
Brunejo , Indonezio , Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj
Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo
Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj
Kamboĝo , Tajlando , Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj
Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj
Barato , Butano , Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj
Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj
Bangladeŝo , Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj
Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj
Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj
Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj
Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj
Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj
Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj
Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj
Barato , Bangladeŝo , Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj
Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj
Ĉinio , Laoso , Birmo , Tajlando , Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj
Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj
Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj
Malajzio , Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj
Malajzio , Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj
Malajzio , Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj
Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj
Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj
Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj
Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj
Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj
Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj
Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj
Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj
Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas
Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj
Birmo , Malajzio , Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano
Tajvano