Trouza braka malsano (angle: RSI Repetitive strain injury) karakteriziĝas per doloraj brakoj, malvarmaj manoj, pikpikaj aŭ brulaj sentoj, perditaj sentoj, malfacileco uzi la manojn, manko de eltenemo, malforto, kaj simile. RSI estas ofte kaŝita en multtajpuloj ks: dum jaroj la brakoj kompensas al la uzado, kaj kiam finfine ne plu estas kompensebleco, tiam estas malkaŝita RSI, malsano (foje dolorega) serioza al via mensa sano kaj al via kariero. Nune la malsano estas malfacile traktebla.
Se estas problemoj, agu tuj kaj ne hezitu. Bonaj (ĝenerale anglalingvaj) ligoj: