Trzebiatów

Trzebiatów
germane: Treptow an der Rega

Blazono

Blazono
urboHansa urbo
Trzebiatów (Pollando)
Trzebiatów (Pollando)
DMS

Map

Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Gryfice
Komunumo komunumo Trzebiatów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Aglomeraĵo 17000
Fondita en La unua duono de la 15-a jarcento
Urborajtoj 1277
Koordinatoj 54° 3′ N, 15° 17′ O (mapo)54.05722222222215.278611111111Koordinatoj: 54° 3′ N, 15° 17′ O (mapo)
Areo 10,14 km²
Loĝdenso 1 000,4 loĝ./km²
Poŝtkodo 72-320 ĝis 72-321
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZGY
TERYT 4324305084
Estro Sławomir Stanisław Ruszkowski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 72-320
Telefono de estraro 91 387-29-84
Fakso de estraro 91 387-26-19
Poŝto de estraro sekretariat@trzebiatow.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Wandlitz
Komunuma retejo http://www.trzebiatow.pl
vdr

Trzebiatów (kaŝube: Trzébiatowò, dum historio estis diversaj nomoj de la urbo: Tribetou 1180, Trebetow 1208, Trebetowe 1235, Treptow, Treptow an der Rega, germane: Treptow an der Rega) - estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Trzebiatów en distrikto Gryfice.


Ĝia origino radikas en la 9-a jarcento, kiam oni konstruis tie fortreson kun setlejo, kiu ekde la komenco estis ligita kun la pomeria dinastio Grifidoj – la samaj kiuj dum jarcentoj regis sur la insulo Wolin – situanta iom okcidente for de la urbo [1]. La unua skriba informo pri Trzebiatów devenas el 1170, kiam la pomeria princo Kasimiro la 1-a transdonis 11 ĉirkaŭajn vilaĝojn al Premonstratoj, monakoj kiuj establis tie sian klostron.

Ĝi ricevis urborajtojn fine de la 13-a jarcento kaj verŝajne el tiu periodo devenas la blazono de la urbo, prezentanta grifon kun kruco. Fino de la 13-a jarcento signas ankaŭ la komencon de la ĝenerala prospero kaj disfloro de la urbo pro vico da privilegioj atribuitaj al ĝi, interalie libera navigado laŭ la rivero Rega kaj ekposedo de la haveno. Tiuj ĉi kaj pluraj sekvaj privilegioj kaŭzis, ke Trzebiatów fariĝis unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en Pomerio. Dum jarcentduono – apud la plej grandaj potencoj de Eŭropo ĝi estis membro de la Hansa ligo.

Ekde la 14-a jarcento ekzistis en la urbo mezlernejo kun riĉa instruprogramo. En la 16-a jarcento ĝuste en Trzebiatów oni proklamis protestantismon la reganta religio de Pomerio. La 30-jara milito finis la disfloron de Trzebiatów. Detrufrapaj evidentiĝis grandaj incendioj kaj fine likvido de la haveno. Trzebiatów, ĝis la 17-a jarcento troviĝanta kadre de la Pomeria Princolando, estis enkorpigita en Brandenburgion kaj unu jarcenton pli poste fariĝis prusa urbo.

En Trzebiatów naskiĝis reĝo Frederiko la 1-a Virtemberga kaj Sofia Dorotea, estonta edzino de la rusa caro Paŭlo la 1-a.

Dum la 2-a mondmilito Trzebiatów estis signife damaĝita. Transdaŭris do la mezepoka urboplano, historiaj konstruaĵoj kaj urba konstrusubstanco. Ili – rekonstruitaj kun pietismo atestas pri la glora pasinteco de Trzebiatów.

pola palaco
Urbodomo

Monumentoj

[redakti | redakti fonton]

De jarcentoj super la urbo dominas la 90-metra turo de la preĝejo devenanta al la 14-a jarcento. Ĝis nun ĝi estas grava orientiga punkto, sed iam ĝi rolis ankaŭ kiel lanterno. De sur ĝia supro videbliĝas iom distanca maro kaj la lanterno en la loko Niechorz.

Atenton meritas pulvobastiono – nomata “la gria”, kiu kreiĝis dum la konstruado de defendomuregoj kaj servis kiel pulvostaplejo. Konstruita sur la plano de cirklo kun la 4-metra diametro ĝi estas kovrita per tegola tegmento.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]