Tržek | |||
municipo | |||
Municipo Tržek
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Tržek | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Desná | ||
Situo | Tržek | ||
- alteco | 306 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 53′ 02″ N 16° 15′ 33″ O / 49.88389 °N, 16.25917 °O (mapo) | ||
Katastro | 1,71 km² (171 ha) Tržek u Litomyšle | ||
Loĝantaro | 153 (2024) | ||
Denseco | 89,47 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 570 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572616 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Tržek | |||
Retpaĝo: www.trzek.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Tržek situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 5 km nordokcidente de la urbo Litomyšl, proksime de ŝoseo n-ro 35 inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl. Proksime estas ankaŭ fervoja haltejo sur loka linio inter Choceň kaj Litomyšl kaj literature konata Nedošínský háj (Nedošínský bosko). En la ĉirkaŭaĵo estas kelkaj fiŝlagoj kaj kunfluejo de Loučná kaj rivereto Desná. Vivas ĉi tie 153 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedliště, Nová Sídla, Bohuňovice, Cerekvice nad Loučnou, Řídký, Morašice kaj Litomyšl.
La origina nomo de la vilaĝo estis Tržkovice. Tiel ĝi nomiĝis ankoraŭ en la 13-a jarcento. Tra la vilaĝo kondukis grava mezepoka vojo liganta Bohemion kaj Moravion, kio tre kontribuadis al evoluo de Tržek. La plej intensa evoluo de la vilaĝo estis pro favoro de la episkopo Albert el Šternberk, kiu ĉi tie havis sian burgeton kaj fondis ĉi tie en la jaro 1378 kartuzianan monaĥejon por prioro kaj 12 monaĥoj, nomata "Keř Panny Marie" (Arbedo de Sankta Maria). Nefore de la monaĥejo la episkopo konstruigis grandan episkopan muelejon, kiu produktas ankoraŭ nuntempe. En la jaro 1421 husanoj la monaĥejon dezertigis.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 224 |
1880 | 214 |
1890 | 214 |
1900 | 184 |
1910 | 221 |
1921 | 226 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 229 |
1950 | 181 |
1961 | 215 |
1970 | 196 |
1980 | 181 |
1991 | 159 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 166 |
2011 | 164 |
2014 | 155 |
2016 | 156 |
2017 | 163 |
2018 | 163 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 160 |
2020 | 156 |
2021 | 157 |
2022 | 159 |
2023 | 159 |
2024 | 153 |
Sur la vilaĝplaco troviĝas kapelo de Sankta Maria el la dua duono de 19-a jarcento, kvadrata kun hakitaj anguloj kaj kun lanterno.
Antaŭ la kapelo staras ŝtona kruco el la jaro 1880.