![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Oxalis tuberosa | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tubera oksalido (Oxalis tuberosa), ankaŭ nomata Perua oksalido, estas plantspecio de la genro oksalido (Oxalis) el la familio de la Oksalidacoj (Oxalidaceae).
La tubera oksalo estas multjara, sukulenta, herba planto. La radikoj formas tre disbranĉitajn rizomojn, kies pintoj ŝveliĝas al karnecaj tuberoj. La tuberoj estas ĉ. 4 x 3 cm grandaj, blankaj, verdaj, oranĝkoloraj, rozecaj aŭ ruĝaj kaj kovrataj per malgrandaj skvamoj. La vertikalaj aŭ kuŝantaj, sukulentaj tigoj atingas longecon de 30 cm kaj diametron de 1 cm. Ili estas malhele verdaj ĝis purpuraj kaj dense kovrataj per triĥomoj. La iomete travideblaj pedunkloj longas 7 ĝis 10 cm. La folioj konsistas el tri sukulentaj partoj. Tiuj estas renverse korformaj, ĉ. 25 x 22 cm grandaj, verdaj ĝis purpuraj kaj havas je la malsupra surfaco lanugajn harojn.
La floraroj kreskas pinte kiel kvin ĝis okobla duflanka cumo. La flavaj, floroj havas 15 ĝis 17 cm longajn pedunklojn.
La preciza deveno de la specio ne estas konata. Verŝajne ĝi venis el Kolombio. Kiel kultiva kaj utilplanto ĝi estas disvastigata de Venezuelo ĝis Bolivio kaj precipe disvastigata en la peruaj Andoj.
Sekve de intensa, verŝajne pli ol miljara kultivado kreiĝis multaj kultivaroj. La bredado havis ĉiam la celo ricevi pli grandajn, pli nutraĵriĉajn kaj pli bongustajn tuberojn. Rezulte de tio la planto ne plu kapablas flori. La multigado okazas sole vegetative per la tuberoj. Precipe la kultivaroj kun flavaj kaj ruĝaj tuberoj estas nefekundaj. Multaj kultivaroj havas triploidajn, tetraploidajn, poliplodajn kaj ankaŭ aneŭloidajn kultivarojn.
freŝa | sekigita | |
energio (J) | 255 | 1360 |
akvo (g) | 84.1 | 15.3 |
proteinoj (g) | 1.0 | 4.3 |
karbonhidratoj (g) | 13.3 | 75.4 |
cindro (g) | 1.0 | 3.9 |
kalcio (mg) | 2 | 52 |
fosforo (mg) | 36 | 171 |
fero (mg) | 1.6 | 9.9 |
retinolo (µg) | 1 | 0 |
riboflavino (mg) | 0.13 | 0.08 |
niacino (mg) | 0.43 | 0.85 |
Vitamino C (mg) | 38.4 | 2.4 |
Kiel manĝaĵo la planto havas regionan signifon en la Andoj. Tie ĝi nomiĝas apilla aŭ ibia. La ĉefa kultivejo situas en la altoj de 3.500 ĝis 3.800 m super marnivelo. Oni divenas, ke la kultivejo havas grandecon de ĉ. 20.000 ha. Por hektaro oni rikoltas po 3 ĝis 12 t jare. Kultivaroj eĉ havas rikolton ĝis po 97 t por hektaro kaj jaro.
Junaj folioj kaj ŝosoj enhavas okzalatan acidon en malalta kvanto. Tiu acido donas la acidan guston. Ili povas esti manĝataj kiel salato aŭ legomo. La tuberoj enhavas multe malpli da okzalatan acidon, anstataŭe amelon kaj multe da Vitamino C, vidu la tabelon.