Tupolev ANT-9 (ruse Туполев АНТ-9) estis soveta pasaĝera aviadilo, uzata en la 1930-aj jaroj.
Ĝi estiĝis je enlanda bezono de oktobro 1927 pri trafika aviadilo. Tiutempoe flugis ĉe Deruluft - unu antaŭulo de Aeroflot - nur eksterlandaj ĉefe germanaj modeloj. La unuaj planoj estiĝis en decembro de tiu jaro, sub gvido de Aleksandr Arĥangelskij.
La unua prototipo nomiĝis Krilia Sovetov (Крылья советов, esperante: „Flugilo de la sovetoj“) kaj ricevis la francajn motorojn Gnôme-Rhône Titan. Ĝi flugis unuafoje en aprilo de 1929, publike estis prezentita la 1-an de majo 1929 sur la Ruĝa Placo en Moskvo. Poste okazis ŝtataj flugprovoj, kiuj finiĝis en junio.
Oni celis munti en la seriajn modelojn la motorojn M-26, sed post kelkaj ekzempleroj, oni ŝanĝis al usona Wright Whirlwind, ĉar la M-26 ne estis fidebla. Oni produktis el tiu serio 12 ekzemplerojn, el kiuj du ekservis en Deruluft ekde 1933 sur itinero Berlin-Moskvo.
Miĥail Gromov efektivigis per la aviadilo eŭropan rundflugon tra Moskvo-Travemünde-Berlino-Parizo-Romo-Marsejlo-Londono-Parizo-Berlino-Varsovio-Moskvo, kiu daŭris de la 10-a de julio ĝis 8-a de aŭgusto 1929. Dum tio, ĝi kunportis 8 pasaĝerojn sur flugvojo de 9.037 km, en 53 flughoroj kaj averaĝa rapido de 177 km/h.
En septembro de 1930 oni finis la provojn kaj komenciĝis seria produktado kun du sovet-konstruitaj M-17-motoroj, kiuj donis pli grandan rapidon. Oni transprenis la motorujojn de ANT-7, kiu pligrandigis la enverguron per 0,5 m. La oficiala nomumo estis PS-9 (пассажирскй самолёт = pasaĝera aviadilo) kaj oni produktis el ĝi 75. Ĝis komenco de la nazia-soveta milito, la aviadiloj servis ĉefe kiel pasaĝeraj aŭ stabaj aviadiloj en Mez-Azio kaj Kaŭkazo. Oni uzis ilin ĝis 1943 kiel transport- kaj sanitara aviadilo.
Ĝia pluevoluigo estis la kvinmotora Tupolew ANT-14 Pravda, kiu estis konstruita en unu ekzemplero kaj kapablis liveri 36 pasaĝerojn. Ĝi servis ĝis 1941.
Identigo | Datenoj |
---|---|
Konstrujaroj | 1928-1933 |
Konstruktisto): | Aleksander Arĥangelski |
Enverguro | 23,80 m |
Longo | 16,65 m |
Alto | 5,0 m |
Flugila surfaco | 84,0 m² |
Malplena maso | 3.680 kg |
Starta maso | 5.690 kg |
Motoroj | tri stelmotoroj Wright J-5 Whirlwind |
Povumo | 224 kW/300 ĈP |
Maksimuma rapido | 205 km/h |
Trafika rapido | 170-195 km/h |
Starta- /surteriĝa vojlongo | 280 m/155 m |
Flugpinto | 4.500 m |
Atingopovo | 700 km |
Skipo/pasaĝero | 2/9 |