Turacoena

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turacoena

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turacoena
Bonaparte, 1854
Specioj

Du. Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Turacoena estas eta genro de birdoj de la familio de Kolombedoj, kiu enhavas ankaŭ kolombojn kaj turtojn. Tiu ĉi inkludas nur 3 speciojn kiuj estas endemioj en Indonezio kaj estas iom endanĝeritaj pro perdo de medio en humidaj arbaroj.

La genro estis enkondukita en 1854 fare de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[1] La tipa specio estas la Blankvizaĝa kukolkolombo (Turacoena manadensis).[2][3] La nomo Turacoena kombinas la genronomon Turacus enkondukitan de la franca natursciencisto Georges Cuvier en 1800 kaj la radikon de la Antikva greka oinas kun la signifo "kolombo".[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bonaparte, Charles Lucien (1854). “Coup d'oeil sur les pigeons (troisième partie)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (fr) 39, p. 1102–1112 [1112]. 
  2. Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. Londono: British Museum, p. 150.
  3. (1937) Check-List of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.