Turnera subulata | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Turnera subulata (floro).
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Turnera subulata Sm. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Turnero,Turnera subulata, Sm. populare konata en Brazilo kiel Boa noite, Chanana, Onze horas aŭ Flor-do-Guarujá estas planto indiĝena en Brazilo[1] kaj troviĝas en Centra kaj Sudameriko, de Panamo ĝis suda Brazilo. Ĝi estas konata en multaj aliaj lokoj kiel enkondukita specio, kiel Malajzio, Indonezio, pluraj aliaj pacifikaj insuloj, Karibio kaj Florido en Usono. Ĝi kutime kreskas kiel ĝardena floro[2], kaj ankaŭ en aplikoj en tradicia medicino.[3]
Ĉi tiu planto estas plurjara herbo kreskanta el dika radiko kaj ligna tigo. Ĝi atingas maksimuman altecon ĉirkaŭ 80 cm (31 coloj). La folioj estas proksimume ovalformaj kun dentitaj randoj. La malsupraj flankoj estas glandaj kaj kovritaj per blankaj haroj. La supraj surfacoj ankaŭ povas esti iom harplenaj. La folioj longas ĝis 9 cm (3,5 coloj). Floroj aperas en la foliaj aksoj, portataj en kalikoj de harplenaj, glandaj sepaloj. La petaloj estas rondoformaj al ovalaj, la plej longaj superas 3 cm (1,2 colo).[5] Ili estas blankaj aŭ flavecaj kun pli malhelaj bazoj.[6] La malhelaj makuloj ĉe la bazoj estas nektaraj gvidiloj.[7] La centro de la floro estas malglata, ŝajnigante katan langon.[6] La frukto estas harplena kapsulo enhavantan semojn kun blankaj ariloj.[5] La semoj estas dissemitaj de formikoj, kiuj probable altiras sin pro siaj alta lipida enhavo.[8] La planto estas polenigita de diversaj insektoj, inkluzive de la abelo Protomeliturga turnerae, kiu estas oligolektika, specialiĝanta pri ĉi tiu planta specio kaj tute dependanta de ĝi por reproduktiĝo. La maskla abelo konstruas sian teritorion ĉirkaŭ la planto, ekzemple. Tiel, ĉi tiu aparta abelo estas ofta poleniganto de la floroj. Aliaj insektoj observataj ĉe la planto inkluzivas multajn aliajn abelajn speciojn, kiel Trigona spinipes, Frieseomelitta doederleinii, kaj Plebeia flavocinta, papiliojn kiel Nisoniades macarius kaj Urbanus dorantes, kaj la skarabon Pristimerus calcaratus.[7]
Kiel plej multaj aliaj Turnera,[7] ĉi tiu specio estas heterostilusa, kun du morfoj. La "pinglo-" morfo havas longajn stilusojn en siaj floroj, dum la "fragmentita" morfo havas mallongajn stilusojn. Ambaŭ morfoj produktas la saman kvanton de poleno. Unu studaĵo raportis, ke dum polenado, pinglaj floroj ricevas pli da poleno de fragmentitaj floroj ol de aliaj pinglaj floroj.[9] La genoj, kiuj kaŭzas ĉi tiun duformismon laŭ stilusaj grandeco, estas la temo de daûra esplorado. Ĝis nun oni konstatis, ke mallongaj stilusoj enhavas proteinojn, poligalakturonasojn, kiuj forestas en longaj stilusoj.[10]
Tiu planto estas ege trudiĝema kaj rezistema ĝi vegetas sub la suno en malgrasaj grundoj, krome ĝi kreskas spontane ĉe urbaj trotuaroj de avenuoj kaj placoj kaj ankaŭ en kampaj vojrandoj. Ĝi povas esti kultivita kiel ornamaj , medicinaj kaj manĝaj celoj. Ĝiaj folioj uzeblas en preparo de teo, verda suko, kaj kondimento. Per ĝiaj floroj oni faras ĵeleon kaj salaton. En medicino ĝi utilas kontraŭ inflamaĵo kaj kiel afrodiziigaĵo. La floroj estas bongustaj; konsumeblaj laŭnature, ili estas mildaj kaj dolĉaj.[4].