Turo Moshe Aviv

w1
Turo Moshe Aviv
nubskrapulo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Amnon Niv vd
Estiĝo 2001
Malfermo 2003
Lando Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Ramat Gan
Situo
Geografia situo 32° 5′ 0″ N, 34° 48′ 14″ O (mapo)32.08333333333334.803888888889Koordinatoj: 32° 5′ 0″ N, 34° 48′ 14″ O (mapo) [+]
Map
Turo Moshe Aviv
Retejo https://www.avivgroup.com/projects/%d7%9e%d7%92%d7%93%d7%9c-%d7%9e%d7%a9%d7%94-%d7%90%d7%91%d7%99%d7%91/
vdr

Moshe Aviv (hebree מגדל משה אביב‎), ankaŭ konata kiel la Urba Pordego (hebree מגדל שער העיר‎) estas nubskrapulo situanta en la Diamond-Interŝanĝa areo sur Strato Jabotinsky en la norda parto de Ramat Gan (Israelo). De 2001 ĝis 2016, ĝi estis la plej alta konstruaĵo en Israelo, tiam perdante la rekordon al la Azrieli Sarona Turo. Ĝis 2001, la plej alta konstruaĵo de la lando estis la rondturo de la Azrieli Centro.

La strukturo estas nomita laŭ Moshe Aviv, la posedanto de la konstrufirmao. La ĉefa arkitekto estas Amnon Niv.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La dezajno de la Urba Pordego estis inspirita de la fama konstruaĵo Westendstrasse 1 (Frankfurto ĉe Majno, Germanio). Konstruado de la konstruaĵo komenciĝis en 1998 kaj estis kompletigita en 2001. La konstrurapideco atingis kvin etaĝojn monate. En la sama tempo, estis nur 40 laboristoj en unu deĵoro. 3000 m³ da betono estis uzataj monate. Estas 42 fenestroj sur la planko. La turo havas altecon de 235 metroj, 68 supraterajn etaĝojn, 6 subterajn. La totala interna spaco estas 180,000 m². La plej granda parto de la konstruaĵo (53,870 m²) estas uzita por oficoj, kun la supraj 12 plankoj rezervitaj por loĝigo.

La konstruaĵo havas sian propran gimnastikejon, sinagogon kaj du naĝejojn. La totala konstrukosto estis 130 milionoj USD, igante Moshe Aviv la plej multekosta konstruaĵo en Israelo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]