Tutejszy

Tutejszy [tutejŝi] [tuˈtɛjʂɨ] estas pola vorto signifanta "ĉi-tie-uloj", "lokuloj", kio estis memnomo de loĝantara grupo en plurlingva zono de orienta kaj norda Eŭropo, ene de regionoj en la hodiaŭa Pollando, Ukrainio, Belorusio, Litovio, Latvio, sed ĉefe en Polesio kaj Podlaĥio. Tio restis grava memdifino en la regiono de Vilniuso (Litovio) en la 20-a jarcento. Oni ekuzis la vorton en la scienca lingvo en Pollando en la 1920-30-aj jaroj. Ne estas interkonsento pri kialo, signifo, ekuzo de la vorto. Dum la pollanda popolnombrado de 1931 identigis sin 38 943 personoj "Tutejszy". En la pola censo de 1931, oni demandis pri la patrina lingvo: 707 700 respondis “Tutejszy”, kiel elekteblan patrinan lingvon.

Laŭ la latvia censo de 1930, Tutejszy-oj estis priskribataj, kiel katolikoj de orienta Latvio, kiuj parolis pole, latve, ruse samtempe kaj al kiuj mankis etna identeco (la latvia censo ne rekonis al tiuj personoj apartan etnan identecon). La raporto notas, ke ili facile ŝanĝas sian identecon, kiam onin persekutas naciaj organizoj, kondukante al rapidaj ŝanĝoj en etna konsisto de iu regiono. La plej grava ŝanĝo okazis en nombro de belorusoj, kies nombro duoniĝis dum 10 jaroj inter 1920 kaj 1930 el 75 630 al 36 029. La kresko de nombro de poloj dum la sama tempo superis la enmigradon, naturan kreskon, tiel oni sugestas, ke ĉ. 5000 "lokuloj" decidis elekti polan identecon. Aldone, kelkaj ĉi-tie-uloj elektis rusan aŭ ukrainian aŭ latvian identecon.

Podlaĥio

La lingvo de grupo de tutejszy (pole "Język tutejszy") estis en 2003 priskribata kiel "nekodifita kaj plejparte nepriskribita belorusa popollingvo".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]