Tutmondaj Voĉoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Global Voices | |||||
Retejo Tutmondaj Voĉoj en retumilo Brave | |||||
neprofitcela organizaĵo ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 2004 vd | ||||
Geografia situo | 52° 23′ 8″ N, 4° 50′ 36″ O (mapo)52.38554.8433Koordinatoj: 52° 23′ 8″ N, 4° 50′ 36″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Nederlando vd | ||||
Sidejo | Amsterdamo | ||||
| |||||
Agareo |
monda | ||||
Fondinto(j) | Ethan Zuckerman • Rebecca MacKinnon vd | ||||
Lingvoj |
45 lingvoj | ||||
| |||||
Retejo | https://globalvoices.org/ | ||||
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | ||||
Tutmondaj Voĉoj (angle Global Voices) estas internacia, plejparte volontulara komunumo de pli ol 1400 verkistoj, analizistoj, blogantoj, retaj aktivuloj kaj tradukistoj. kiuj raportas kaj tradukas en multaj lingvoj, interalie en Esperanto (Global Voices - Esperanto), pri tio kio aperas en la civitana amaskomunikilaro tutmonde.
Tutmondaj Voĉoj estas unu el la plej influriĉaj projektoj de civitanaj amaskomunikilaroj en la mondo[1]. Ĝi estas ne-profitcela projekto komencita ĉe la Berkman Center for Internet and Society ĉe Harvard Law School kiu ekestis el renkontiĝo de internaciaj blogantoj okazinta en decembro 2004. La organizaĵo estis fondita de Ethan Zuckerman kaj Rebecca MacKinnon. En 2008 ĝi fariĝis sendependa ne-profitcela organizaĵo kun sidejo en Amsterdamo, Nederlando.
En 2006 Tutmondaj Voĉoj ricevis la Grandan Premion Kavaliro-Batten pro sia kontribuo al novigo en ĵurnalismo.[2]
Tutmondaj Voĉoj ankaŭ ricevis rekonon en 2009 de la Universitato de Anvil de Denver en formo de la Libereca premio por la kontribuo al ĵurnalismo kaj demokratio.[3]
Tutmondaj Voĉoj okazigis sian dekan datrevenon en 2015 ĉe la Pintokunveno de Civitanaj Informiloj en Cebuo, la Filipinoj.
Diversaj organizaĵoj, inkluzive de la agentejo Reuters, Ford Fondaĵo, Fundumo HIVOS, ekde la komenco donis subtenon al Tutmondaj Voĉoj en formo de stipendioj, premioj kaj partnerecoj.
Kiam Tutmondaj Voĉoj ekestis, ĝiaj celoj estis unualoke ebligi kaj sinpovigi komunumon de "pontaj blogantoj" kiuj "povas fari ponton inter du lingvoj aŭ du kulturoj."[4] Ĝia dua celo estas evoluigi ilojn kaj rimedojn por fari la unuan celon pli efika.
La plej bona maniero por aŭdigi la voĉon de subreprezentitaj komunumoj ofte estas konstati ke la tradiciaj amaskomunikiloj transprenas la informojn. Tutmondaj Voĉoj bonvenigas do ajnan transprenon de ĝiaj artikoloj kaj vidas partnerecon kiel aldona fonto de la tradicia gazetaro, prefere al ludi opozician rolon.
La organizo deklaras ke nun ĝiaj celoj estas la jenaj:
La organizaĵoj havas skipon de regionaj redaktoroj kiuj kolektas kaj elektas konversaciojn de diversaj blogoj kun aparta fokuso sur ne-okcidentaj kaj subreprezentitaj voĉoj.
El pluraj projektoj ekestis memstaraj sukcesaj retejoj de diversaj komunumoj.
Tutmondaj Voĉoj Advox (antaŭe Lobiado) estas internacia reto de blogantoj kaj aktivuloj kiuj batalas por libera esprimado en la interreto. Advox estis inter la unuaj por rekoni arestojn kaj mortigojn de blogantoj (komencante en 2007) kaj helpis movi la fokuson de la internaciaj organizaĵoj por amaskomunikilaraj rajtoj ankaŭ al enretaj verkistoj.
Rising Voices serĉas doni pli da povo al sub-reprezentitaj komunumoj (ekzemple indiĝenaj popoloj) por aŭdigi iliajn voĉojn enrete donante subvenciojn al novaj projektoj, evoluigante serion de partoprenigaj amaskomunikilaraj gvidiloj kaj kultivante reton de pasiaj civitanaj amaskomunikilaraj aktivuloj.
Gloval Voices- Esperanto estis ege aktiva en la tradukado de artiloloj pri indiĝenoj en la kadro de la kampanjo Internacia Jaro de indiĝenaj lingvoj.
Volontuloj kiuj deziras traduki enhavon de Tutmondaj Voĉoj de unu lingvo al aliaj lingvoj formis en 2007 la Projekton Lingua.[6] Ekde tiam tradukado fariĝis centra aktiveco por Tutmondaj Voĉoj. Ekde marto 2021 estas 52 lingvotradukejoj, interalie en Esperanto, kaj multaj eldonas originalan enhavon kiu estas tradukata en la anglan prefere ol inverse.
La ĉefa celo de RuNet estas vastigi kaj profundigi kompreniĝon de la rusa Interreto (RuNet) kaj de ĝiaj rilataj enretaj komunumoj.