Tuxtla Gutiérrez | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
loĝlokoj de Meksiko urbego ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 29000–29098 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 578 830 (2020) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 16° 45′ N, 93° 7′ U (mapo)16.753055555556-93.115555555556Koordinatoj: 16° 45′ N, 93° 7′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 529 m [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Tuxtla Gutiérrez [TUKStla guTJErrez], estas metropolo en la centro de federacia ŝtato Ĉiapo, en Meksiko. Ĝi estas la ĉefurbo de la subŝtato, ankaŭ ĝi estas la plej granda urbo el la ŝtato, la plej popolita kaj la plej urbanizita el la ŝtato de Ĉiapo. Ĝi ne havas tiel turisma gravo nek kultura kiel aliaj urboj de la ŝtato, sed ĝi estas la ĉefa ekonomika kaj politika centro de la ŝtato. Tŭtla signifas: loko de multe da leporoj, Joaquin Miguel Gutierrez estis revoluciulo el la 19-a jarcento.
Tuxtla Gutiérrez situas en suda parto de la lando en valo de rivero.
La plej frue indianoj loĝadis tie. Hispanoj fondis setlejon en 1560, kiu urbiĝis en 1829. En 1834 ĝi estas nomumita konstanta ĉefurbo. La municipo formiĝis en 1915.
Tuxtla Gutiérrez ne havas fervojan kontakton, sed ekde 1940 la tutamerika ĉefvojo trairas la urbon. La flughaveno faras kontaktojn kun la ceteraj meksikaj urboj.
En Tuxtla Gutiérrez jare pluvas po 921 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen precipe inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 25,4 °C. En decembro estas nur 12 °C. La varmo daŭras de februaro ĝis septembro.