Tvøroyri | |
feroe: Tvøroyri, dane: Tværå | |
urbo | |
Oficiala nomo: Tvøroyri | |
Lando | Danio |
---|---|
Insularo | Ferooj |
Insulo | Suðuroy |
Komunumo | Komunumo Tvøroyri |
Parto de | Atlantiko |
Situo | Tvøroyri |
- koordinatoj | 61° 33′ 21″ N 06° 48′ 12″ U / 61.55583 °N, 6.80333 °U (mapo) |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 0 m s. m. |
Areo | 43,0 km² (4 300 ha) |
Loĝantaro | 1 727 (2011) |
Denseco | 40,16 loĝ./km² |
Fondo | 1836 |
Urbestro | Kristin Michelsen |
Horzono | OET (UTC+0) |
- somera tempo | OEST (UTC+1) |
Poŝtkodo | FO 800 |
Situo enkadre de Ferooj
| |
Situo enkadre de Norda Atlantiko
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Tvøroyri | |
Retpaĝo: www.tvoroyri.fo | |
Tvøroyri (dane Tverå) estas dua plej granda komunumo sur insulo Suðuroy, Ferooj. Ĝi situas en centro de la insulo, tiel ĝi havas centran rolon.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 859 loĝantoj.
La komunumo situas sur orienta parto de Suðuroy, sur norda parto de Trongisvágsfjørður. Ĝi apartenas administre al distrikto Tvøroyri, kiu estas la plej loĝata inter la distriktoj.
Oni fondis la komunumon en 1836, poste tie funkciis unu deponejo de reĝa komerca monopolo ĝis 1856. La komunumo povas danki sian establon same al tiu depono.
La preĝejo situas supre de la vilaĝo, tiel ĝi estas bone videbla eĉ el malproksimo. Ĝin planis la kopenhaga konstruisto Viggo Bertram, oni antaŭkonstruis ĝin en 1907 en Norvegio, poste oni transportis ties pecojn en la nunan lokon, kie oni plenkonstruis kaj konsekris ĝin en 1908. Oni transportis la malnovan preĝejon -konstruitan en 1856 – al Sandvík.
Tvøroyri havas grandan fiŝ-prilaboran uzinon, kiu ekfunkciis en 1975.
La pramo de Tórshavn alvenas ĉe Drelnes, kiu situas ĉe alia flanko de la insulo, tiel la veturo al la ĉefurbo daŭras du horojn.
En la centro, super la haveno situas Hotel Tvøroyri. Inter ili troviĝas placo pavimita per plataj ŝtonoj, kie oni pli frue sekigis la fiŝojn per la suno, vento. La malnovajn domojn ĉirkaŭ ĝi konstruigis la reĝa komerca monopolo.
Supre la haveno funkcias muzeo.
En ĉiu nepara jaro, oni organizas, aranĝas tie la festivalon Jóansøka; en la paraj jaroj, la festivalon gastigas Vágur. Tie sporta, kultúra, muzika festivalo en junio estas la plej grava aranĝo de Suðuroy.
La futbala teamo de la komunumo estas TB Tvøroyri, kiu ludas la matĉojn en la Stadiono de Sevmýri.