Tápiószecső

Tápiószecső (tApiOseĉO) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Tápiószecső

Tápiószecső situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nagykáta-Szolnok, inter urboj Gyömrő kaj Nagykáta. La ĉefurbo estas 48 km-ojn for.

El la bronzepoko oni trovis tie terfortikaĵon. La unua skriba mencio devenis el 1263. En la 15-a jarcento Tápiószecső iĝis kampurbo. Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. La katolika preĝejo en la 17-a j.c. konstruiĝis. En 1874 la fervojo ekfunkciis. En 1914 vilaĝdomo konstruiĝis.

Apartenas al Tápiószecső ankaŭ domaro Magdolnatelep havanta apartan fervojan haltejon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]