Töysä estas eksa finnlanda komunumo, kiu estas ligita al Alavus 2013. En la fino de la jaro 2012 Töysä havis 3122 logxantojn kaj la areo estis 309,66 km2, el kiu estis akvo 11,91 km². En Töysä en la vilaĝo Tuuri estas Veljekset Keskinen, vere granda aĉeta kaj trafika centro. La loĝantaro estis longe eta kaj plu en 1850 estis pli eta ol 2000, sed baldaux la loĝantaro komencis rapide kreski kaj en 1900 etis 3355 kaj en 1935 preskaux estis 4000 töysäanoj. Post la dua mondmilito la loĝantaro komencis tamen malkreski kaj ekde la 1970-aj jaroj estis proksimume 3100. Töysä situas en limo de ebeno de Ostrobotnio kaj laga, monteta areo kaj havas ecojn el la tiuj ambaŭ.