Týn nad Vltavou | |||
germane Moldauthein | |||
urbo | |||
Týn nad Vltavou
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Týn nad Vltavou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | České Budějovice | ||
Administra municipo | Týn nad Vltavou | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Tabora montetaro | ||
Riveroj | Vultavo, Lužnice | ||
Situo | Týn nad Vltavou | ||
- alteco | 362 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 13′ 24″ N 14° 25′ 16″ O / 49.22333 °N, 14.42111 °O (mapo) | ||
Areo | 43,03 km² (4 303 ha) | ||
Loĝantaro | 7 850 (2024) | ||
Denseco | 182,43 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1229 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 375 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0311 | ||
NUTS 5 | CZ0311 545201 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Týn nad Vltavou | |||
Retpaĝo: www.tnv.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Týn nad Vltavou estas urbo kaj somerrestadejo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la rivero Vultavo (ĉeĥe Vltava), en Sudbohemia regiono, distrikto České Budějovice. En 2024 ĝi havis 7 850 loĝantojn. En la urbo estas teksindustrio, industrio de konstrumaterialoj kaj nutraĵindustrio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrášťany, Temelín, Všemyslice, Žimutice, Hosty, Dobšice, Hodonice (distrikto Tábor), Bechyně kaj Březnice.
La urbo apartenas al la plej malnovaj sudbohemiaj sidejoj. Pro sia situo sur akvovojo Týn nad Vltavou estadis signifa trafikvojkruciĝo. Ĝis husanaj militoj la sinjorujo apartenis al pragaj episkopoj (respektive al ĉefepiskopoj), kiuj ĉi tie eble havis jam en la 11-a jarcento sian remparita kortegon. La sinjorujo revenis en la posedaĵon de eklezio ree post la batalo sur Blanka Monto. En la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj la urbo riĉiĝis pro transporto de salo, kiun oni ĉi tien transportis el Prachatice tra landa pado kaj ĉi tie oni enŝipigis ĝin en ŝipojn por transporti ĝin sur rivero Vltava.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 128 |
1880 | 6 522 |
1890 | 5 933 |
1900 | 5 722 |
1910 | 5 412 |
1921 | 5 392 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 571 |
1950 | 5 050 |
1961 | 5 451 |
1970 | 5 299 |
1980 | 5 711 |
1991 | 6 831 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 8 143 |
2014 | 8 089 |
2016 | 8 034 |
2017 | 8 009 |
2018 | 8 006 |
2019 | 8 000 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 7 960 |
2021 | 7 602 |
2022 | 7 804 |
2023 | 7 858 |
2024 | 7 850 |
Urbo Týn nad Vltavou konsistas el ok partoj sur ses katastraj teritorioj.
Domaro Břehy
Břehy estas baza setlejunuo, konsisto de la urbo.
Hněvkovice na pravém břehu Vltavy
Hněvkovice na pravém břehu Vltavy, inkluzive de hněvkovica kastelo, estas konsisto de la urbo.
En la urbo oni povas trovi restaĵojn de la gotika burgo (remparojn, kelojn, ŝtonponton). Surplace staras baroka kastelo el la jaro 1699. Nuntempe ĝi estas sidejo de la regiona muzeo, kiu prezentas ekspoziciojn pri ceramiko kaj flosado. Origine frugotika preĝejo el la 2-a duono de la 13-a jarcento estis en la jaroj 1560–1567 alikonstruita renesance kaj en la jaro 1753 ĝi estis barokigita. Baroka saldeponejo devenas el la jaro 1708.
En la urbo naskiĝis verkisto Antonín Jaroslav Puchmajer (1769–1820).
Enterigita tie estas marionetisto Matěj Kopecký (1775–1847).
En Týn nad Vltavou naskiĝis Václav Pechoč.
|