Týnišťko | |||
municipo | |||
Bieneto n-ro 8
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Týnišťko | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Loučná | ||
Situo | Týnišťko | ||
- alteco | 262 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 00′ 53″ N 16° 05′ 40″ O / 50.01472 °N, 16.09444 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,10 km² (410 ha) Týnišťko | ||
Loĝantaro | 160 (2024) | ||
Denseco | 39,02 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1399 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 566 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 575861 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Týnišťko | |||
Retpaĝo: www.tynistko.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Týnišťko situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondumita pejzaĝo inter riveroj Tichá Orlice kaj Loučná, ĉe la ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Vysoké Mýto, 7 km norde de Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 160 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jaroslav, Horní Jelení, Dobříkov, Zámrsk kaj Radhošť.
La unua mencio pri Týnišťko estas el la jaro 1399 pri kverelo de du nobeluloj pro unu subulo. Tiam la vilaĝo estis skribita Tynisstko aŭ Tynisttko.
En la jaro 1468 trans la vilaĝo iris kontraŭ ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady militistaro de Hungaria reĝo Matiaso kaj ĝi forbruligis fortikaĵeton en la vilaĝo kaj ĉirkaŭajn domojn. En la jaro 1548 estis fortikaĵeto kaj vilaĝo venditaj al posedantoj de la sinjorejo Chroustovice kaj al tiuj ili apartenis ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1848.
Oni rakontas interesan historieton, kiu okazis en Chroustovice. Posedanto de la kastelo en Chroustovice kaj amiko de imperiestro Jozefo la 2-a Filip Kinský estis persekutata pro duelo kun pola grafo, amiko de pola reĝo Stanislao. Lin arestontaj policanoj vizitis lokan gastejon kaj parolis pri sia tasko. En la gastejo sidis muelisto el Týnišťko, kiu eksciinte tion, kuris al sinjoro Kinský kaj avertis lin. Post kiam pasis limtempo por arestado, la grafo eltrovis la mueliston kaj rekompensis lin.
Post la jaro 1871, kiam estis proklamita edikto pri religia toleremo, ekestis ankaŭ en Týnišťko movado de t.n. fantaziuloj, kiuj ne volis akcepti iun el du permesataj evangelianaj religioj kaj ligis sin al estintaj husanoj. Nur post ekesto de Ĉeĥoslovaka respubliko en la jaro 1918 ili akceptis novan eklezion ĉeĥoslovakan husanan.
En la unua mondmilito batalis en Rusio kelkaj legiistoj el Týnišťko. La plej fama estis Karel Voženílek, kiu atingis eĉ rangon de generalo. Ĉe ilia reveno al Týnišťko la kunloĝantoj entuziasme invitadis ilin. Omaĝe al dek loĝantoj falintaj en la milito estis en Týnišťko starigita en la jaro 1923 monumento.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 292 |
1880 | 304 |
1890 | 305 |
1900 | 319 |
1910 | 298 |
1921 | 276 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 291 |
1950 | 252 |
1961 | 247 |
1970 | 242 |
1980 | 179 |
1991 | 173 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 169 |
2011 | 151 |
2014 | 165 |
2016 | 162 |
2017 | 164 |
2018 | 161 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 162 |
2020 | 171 |
2021 | 152 |
2022 | 163 |
2023 | 160 |
2024 | 160 |
Trans la vilaĝo gvidas verda turisma pado el Zámrsk al Horní Jelení, Čermná nad Orlicí kaj Kostelec nad Orlicí kaj biciklisma traceo n-ro 4237 inter Sruby kaj Uhersko. Trans la vilaĝo gvidas ŝoseo n-ro 35. Fervoja stacio Zámrsk ĉe ĉefa linio Prago - Česká Třebová estas en distanco 1,5 km.