Tăuții-Măgherăuș [təucij-məgerəŭŝ] (hungare Miszmogyorós [mismodjoro:ŝ]) estas urbo en Rumanio okcidente de Baia Mare. En 1910 ĝi havis 509 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 967 (rumanoj, 14 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1424. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). En 1927 oni aligis al ĝi Tăuții de Jos. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Băița, Bozânta Mare, Bușag, Merișor, Nistru kaj Ulmoasa.
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
La urbodomo
Distrikto Maramureș (Rumanio) |
---|
Municipegoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|