Třebařov | |||
germane Triebendorf | |||
municipo | |||
Statuaro de La plej sankta Triunuo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Třebařov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Moravská Třebová | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Suborlica montetaro | ||
Rivero | Moravská Sázava | ||
Situo | Třebařov | ||
- alteco | 360 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 02″ N 16° 42′ 01″ O / 49.83389 °N, 16.70028 °O (mapo) | ||
Katastro | 15,61 km² (1 561 ha) Třebařov | ||
Loĝantaro | 919 (2024) | ||
Denseco | 58,87 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1267 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 33 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578908 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Třebařov | |||
Retpaĝo: www.trebarov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Třebařov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 8 km norde de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 919 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hynčina, Krasíkov, Žichlínek, Staré Město, Koruna kaj Rychnov na Moravě.
Nuntempa Třebařov estis antaŭ multaj jaroj kelkaj vilaĝetoj. Ĝia tuta parto sur maldekstra flanko de la rivereto kaj je dekstra flanko de la preĝejo supren estis vilaĝo Velký Třebařov (Granda Třebařov) kaj malsupra parto sur dekstra flanko de la rivereto estis vilaĝo Malý Třebařov (Malgranda Třebařov), kie staris mastruma korto kaj malantaŭ vojo al la vilaĝo Koruna estis domaro nomata Mnišská Strana (Monaĥa Flanko). Ĉiu el tiuj du vilaĝoj havis sian vilaĝestron. Nur en la jaro 1881 ili estis kunigitaj.
Post liberigo en la jaro 1945 estis germanaj loĝantoj elmigritaj kaj al Třebařov venis novaj koloniistoj, ĉefe el orientmoravia regiono Valašsko kaj el regiono de Nové Město na Moravě.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 266 |
1880 | 2 098 |
1890 | 2 104 |
1900 | 2 020 |
1910 | 2 103 |
1921 | 1 898 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 823 |
1950 | 1 103 |
1961 | 1 191 |
1970 | 1 142 |
1980 | 1 101 |
1991 | 957 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 006 |
2011 | 874 |
2014 | 903 |
2016 | 888 |
2017 | 887 |
2018 | 904 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 913 |
2020 | 905 |
2021 | 863 |
2022 | 910 |
2023 | 902 |
2024 | 919 |
Preĝejo de la Plejsankta Triunuo devenas el la jaro 1720, pligrandigita ĝi estis en la jaro 1827. Ĝi estas konstruita en malfrubaroka stilo, plilongigita okangulo kun toskana antaŭĉambro kaj turo sur okcidenta fronto. Fasadoj estas glataj kun oblongaj per segmentoj volbitaj fenestroj. Interno estas volbita per tri platoj sur pilastroj.
La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento. La ĉefaltaro estas pilastra, klasikisma, en plialtigaĵo estas bildo de Plejsankta Triunuo kaj libere starantaj statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Ŝtona baptujo estis kreita en la jaro 1862.
Empira piliero de Plejsankta Triunuo devenas el la jaro 1820, kun reliefoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Maria kaj kun statuoj de Sankta Maria kaj Sankta Floriano.