Un tour de manège | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Un tour de manège |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1989 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Pierre Pradinas |
Rolantoj | Juliette Binoche • François Cluzet |
IMDb | |
Un tour de manège (Karusela rondiro) estas franca filmo reĝisorita de Pierre Pradinas, elsendita en 1989. En ĝi stelulas Juliette Binoche, François Cluzet, Denis Lavant kaj Michel Aumont. Ĝi estis la unua kaj ĝis nun nura filmo reĝisorita de la laŭdita franca teatra reĝisoro Pierre Pradinas. La filmadon oni faris surloke en Parizo en la somero de 1988.
Al (Francois Cluzet) kaj Elsa (Juliette Binoche) formis paron dum iom da tempo, sed estas malmultaj ŝancoj kie ilia rilato estus longdaŭra. Unuflanke, Al estas tro dependa el Elsa por siaj emociaj bezonoj. Aliflanke, Elsa estas nekredeble nepreciza persono, tre malfacile kondukebla pri io ajn — speciale pri io ajn kio ĝenas ŝin. Mirindas ke ili sukcesis survivi tiom longe. Kiam Al sukcesas atingi oportunon esti pruvita por filmorolo, li kontentas pro la ŝanco havigi iom da materia kontentigo por sia amata Elsa. Sed kion precize li deziras?