Unisfero | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 40° 44′ 47″ N, 73° 50′ 42″ U (mapo)40.746388888889-73.845Koordinatoj: 40° 44′ 47″ N, 73° 50′ 42″ U (mapo) | ||||
Arkitekto | Gilmore David Clarke | ||||
Materialo | rustorezista ŝtalo [+] | ||||
Estiĝo | 1964 | ||||
Unisfero | |||||
Vikimedia Komunejo: Unisphere [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Unisfero (angle Unisphere) estas skulptaĵo en la formo de la Tero situanta en Flushing Meadows Park en la komunumo Kvinzo. Ĝi estas la plej rekonebla simbolo de Kvinzo [1].
La Unisfero estis konstruita kiel temsimbolo por la Novjorka Monda Ekspozicio de 1964 por simboli la komencon de la spaca epoko [2]. La statuo estis konstruita kaj donacita fare de la United States Metals Corporation (Usona Korporacio pri Metaloj). La Unisfero estis dezajnita fare de la amerika inĝeniero kaj pejzaĝa arkitekto Gilmore David Clarke. La globo estas farita el ŝtalo, altas 42 metrojn kaj pezas 350 tunojn. La diametro estas 37 metroj.
Ĝi staras en la centro de granda, ronda naĝejo kun fontanoj ĉirkaŭ ĝi. La celo estis igi la unisferon ŝajni flosi ĉar la fontanoj iomete obskuras la bazon sur kiu la statuo staras [3]. Ĉirkaŭ la Unisfero estas tri arkoj faritaj el neoksidebla ŝtalo, kiuj ĉirkaŭas ĝin, ĉiu de malsama angulo. La arkoj simbolas la vojon trairitaj de Jurij Gagarin, la unua homo kiu flugis en la eksterteron, John Glenn, la tria homo kaj la unua usona astronaŭto kiu flugis en la eksterteron, kaj Telstar - la unua komunika satelito lanĉita en la kosmon.
Dum la foiro, post mallumo, okazis lumspektaklo kiu simulis la sunleviĝon super la surfaco de la tero. Krome, dekoj da lumoj estis ŝaltitaj sur la Unisfero, kiuj simbolis la ĉefurbojn ĉirkaŭ Tero [4].
Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la ejo kaj la Unisfero estis neglektitaj. La rustorezista ŝtalo estis kovrita per malpuraĵo kiu ne estis purigita dum jaroj kaj la fontanoj ĉesis funkcii jam la fruaj 1970-aj jaroj. En 1989, la grandurbo de Novjorko decidis renovigi la ejon. La renovigo komenciĝis nur en 1993 kaj direkte al la fino de 1994, la renovigadoj estis kompletigitaj dum kiuj la Unisfero estis purigita kaj la fontanoj ĉirkaŭ ĝi estis anstataŭigitaj.
La Unisfero aperas en multaj filmoj, muzikfilmetoj kaj televidserialoj, inkluzive de Men in Black ; Juro & Ordo: Krima Intenco ; Black Rain aŭ Reĝo de Kvinzo. Jam en 1964, la jaro kiam ĝi estis kreita, la usona ĵazosaksofonisto Ben Webster uzis la Unisfero kiel motivon por la kovrilo de sia albumo See You at the Fair [5][6]. La grupo Depeche Mode uzis la skulptaĵon por fonbildoj por sia albumo Sounds of the Universe.