La Universitato de Aix-Marseille (france Aix-Marseille Université, akronime AMU) estas la publika universitato de la urboj Aix-en-Provence kaj Marsejlo en suda Francio [1]. Sub ĉi tiu nomado estas inkluzivitaj la tri universitatoj kiuj estis kreitaj de tiu, kaj kiuj danke al ilia proksimeco laboras proksime.
Ĝi estis fondita en 1409 kaj dissolvita en 1791 kiel rezulto de la Franca Revolucio. Ĝiaj fakultatoj kaj institutoj pluvivis kiel sendependaj institucioj kaj danke al la leĝo Loi Faure, ĉiuj instalaĵoj estis kunigitaj denove en 1968, post eduka reformo aprobita de la franca registaro, por en la sekvaj jaroj, kaj ĝis 1973, naskante tri universitatojn. La medicina fakultato estis longe loĝigita en la Palaco du Pharo.
La tri universitatoj rezultiĝantaj el la antaŭa Universitato de Aikso kaj Marsejlo estas [2][3][4]: