Universitato Bond | ||
---|---|---|
La Arka konstruaĵo,
Fakultato de Socio kaj Desegno | ||
privata universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Forever learning Ĉiama Lernado Bringing Ambition to Life | |
Informoj | ||
fondodato | 1987 | |
Situo | ||
Geografia situo | 28° 4′ 26″ S, 153° 24′ 58″ O (mapo)-28.074153.416Koordinatoj: 28° 4′ 26″ S, 153° 24′ 58″ O (mapo) | |
lando | Aŭstralio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 5 500 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Universitato Bond (angle Bond University), kvankam nur fondita en 1987, estas la unua privata universitato en Aŭstralio. La kampuso situas en Robina, distrikto de Ora Marbordo en la sudoriento de la aŭstralia ŝtato de Kvinslando [1][2]. La universitato estas precipe fama pro sia jura edukado kaj estas unu el la plej bonaj tri universitatoj tutlande laŭ diplomiĝintaj dungadoprocentoj. Krome, la universitato ĵus prenis unuan lokon en ok el dek kvar lokoj en la nacia rangotabelo [3].
La universitato estis fondita en 1987 fare de aŭstralia entreprenisto Alan Bond kaj ricevis sian statuson kiel universitato memstare propra leĝo, la Bond University Act 1987 de Kvinslando [4][5]. En 1989, 322 studentoj komencis studi en la universitato [6]. Speciala trajto estas la alta nivelo de internacieco. Preskaŭ duono de ĉiuj studentoj ne estas de Aŭstralio. Se oni komparas la nombron da internaciaj studentoj kun tiuj de aliaj aŭstraliaj universitatoj, Universitato Bond estas multe super mezumo [7][8].
En 2018, la universitato ricevis plej bonajn notojn en diversaj areoj en studo de la Gvidilo pri Bonaj Universitatoj. La kurso povas esti komencita tri fojojn jare, ĉar la preleg-libera periodo estas aŭ mallongigita aŭ tute preterlasita. Studoj komenciĝas en januaro, majo kaj septembro [9][10]. Entute, Universitato Bond havas kvar fakultatojn, unu instituton kaj unu kolegion. La kvar sekcioj inkluzivas Komercon kaj Informa teknologion, Sansciencojn kaj Medicinon, Homarsciencon kaj Sociajn Sciencoj kaj Juron. La Instituto de Daŭripova Evoluo kaj Arkitekturo konsistas el du lernejoj, kie oni povas studi daŭripovon kaj arkitekturon. Bond College ebligas flankan eniron. En ĉi tiu kurso, mankantaj lingvokapabloj en la angla kaj aliaj kvalifikoj povas esti akiritaj.