La Universitato Bordeaux Montaigne (france Université Bordeaux Montaigne) estas publika universitato en Pessac, Francio, proksimume 8 kilometroj sudokcidente de la urba centro de Bordeaux, kaj estas unu el kvar iamaj universitatoj en tiu franca urbo.
Ĝiaj ĉefaj areoj de instruado kaj esplorado estas arto, literaturo, lingvoj, historio, arthistorio, geografio, planado, urboplanado, komunikado kaj ĵurnalismo. Ĉirkaŭ 15,000 studentoj estas rekrutitaj.
Ĝi formas parton de la ComUE d'Aquitaine universitata grupo.[1]
Ĝi estis fondita en 1970 kiel Université Bordeaux-III kaj renomita "Université Michel de Montaigne Bordeaux III" en 1990 memore al Michel de Montaigne. La 12-an de marto 2014, la nomo estis mallongigita al "Université Bordeaux Montaigne" post kiam la aliaj tri universitatoj de la urbo estis kunfanditaj por formi la "Université de Bordeaux".