Universitato Carleton (angle Carleton University) estas kanada publika universitato, situanta en Otavo, Ontario, Kanado.
Fondita kiel malgranda universitato en 1942, Carleton ofertas pli ol 65 programojn en larĝa gamo de disciplinoj. Carleton estis konstante vicigita en la plej bonaj dek ampleksaj universitatoj en Kanado. Pli ol 2,000 plentempaj kaj partatempaj fakultatanoj instruas proksimume 25,000 studentojn (inkluzive de rekordo 6,000 novuloj por la 2011-2012 akademia jaro) de pli ol 147 landoj, studantaj por Licenco, Magistro kaj Ph.D [1].
La universitato estis nomumita laŭ la distrikto de Carleton Ontario, kiu inkludis la grandurbon de Otavo tiutempe kiam Carleton estis fondita [2]. Kantono Carleton, en victurno, estis nomita en honoro de Guy Carleton, unua barono Dorchester, unu el la unuaj Guberniestroj ĝeneralaj de Brita Nordameriko.