Universitato Federacia de San-Paŭlo | ||
---|---|---|
Leitão da Cunha Building,
definitiva ĉefsidejo de la Escola Paulista de Medicina (EPM). R. Botucatu, 720 - Vila Clementino, San-Paŭlo | ||
federal university (en) eldonejo de malfermita aliro akademia eldonejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1933 | |
Situo | ||
Geografia situo | 23° 35′ 30″ S, 46° 38′ 57″ U (mapo)-23.5916524-46.6490622Koordinatoj: 23° 35′ 30″ S, 46° 38′ 57″ U (mapo) | |
lando | Brazilo | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
| ||
| ||
| ||
La Federacia Universitato de San-Paŭlo (portugale Universidade Federal de São Paulo, akronime UNIFESP) estas brazila federacia publika universitato situanta en la ŝtato San-Paŭlo, estante grava studenta kaj diplomiĝa centro en la lando. En 2011, la Universitato estis vicigita dekunua en la rangotabelo de Ŝanghaja Universitato Jiao Tong.
Estante unu el la tri federaciaj universitatoj en la ŝtato, kune kun la Federacia Universitato de San-Karolo (portugale Universidade Federal de São Carlos, UFSCar) kaj la Federacia Universitato de ABC (portugale Universidade Federal do ABC, UFABC). Konstituita el 7 kampusoj, kiuj estas disigitaj tra la ŝtato, ili situas en la urboj de: Diadema, Guarulhos, Osasco, Santos, São José dos Campos kaj San-Paŭlo (kun Campus São Paulo kaj Campus Zona Leste).
Oficiale kreita en 1994, UNIFESP originis de la Paulista Lernejo de Medicino (EPM), privata institucio fondita en 1933 kiu estis naciigita en 1956. En 1940, EPM inaŭguris la San-Paŭlo Hospitalo, la unua instruhospitalo en la lando, kiu hodiaŭ estas la Universitata Hospitalo UNIFESP, situanta sur la San-Paŭlo-kampuso, en la kvartalo Vila Clementino.
Nuntempe, Unifesp konsistas el sep kampusoj disigitaj trans la stato de San-Paŭlo:
Campus Vila Clementino (San-Paŭlo) - fondita en 1933 kiel Paulista Lernejo de Medicino
Campus Baixada Santista - fondita en 2006
Campus Guarulhos - fondita en 2007
Campus Diadema - fondita en 2007
Campus São José dos Campos - fondita en 2007
Campus Osasco - fondita en 2011