La Nacia Universitato de la Riverbordo [1] (hispane Universidad Nacional del Litoral, akronime UNL, antaŭe nomita Provinca Universitato de Santa Fe, Universidad Provincial de Santa Fe) estas unu el la ĉefaj publikaj universitatoj de Argentino. Fondita en 1919, ĝi havas sian sidejon en Santa Fe, ĉefurbo de la samnoma provinco.
Ĝi havas plurajn strukturajn dividaĵojn en la urboj Esperanza (es), Reconquista kaj Galvez (es). La universitato estas unu el la ĉefaj centroj de scienca esplorado kaj teknologia evoluo en Argentino. Estas proksimume 1,600 dungitoj sur kunlaborantaro.
La universitato ekzistas ekde 1889. Komence ĝi estis nomita Provinca Universitato de Santa Fe. La reformo de universitata eduko en Argentino (1918) kaŭzis la modernigon kaj demokratiigon de alteduko en la lando [2].
Ĝi estis oficiale kreita per Nacia Leĝo n-ro 10,861, promulgita de prezidanto Hipólito Yrigoyen la 17-an de oktobro 1919, surbaze de la ekzistantaj jurstudoj ĉe la Universitato de Santa Fe (ekde 1889), kaj la Industria Lernejo (kreita en 1909). Ĝi estis la unua universitato naskita sub la impulso de la Universitata Reformo de 1918, kiu proklamis al la lando kaj al la tuta Latin-Ameriko la principojn de universitata aŭtonomeco, kunregado kun partopreno de la studenta movado, sekularismo kaj akademia libereco.
La Universitato estas la rezulto de peniga klopodo de guberniestroj kaj leĝdonantoj de la provinco kaj la mobilizado de studentoj kaj ĉiuj Santa Fe civitanoj. Ĝi naskiĝis kiel regiona universitato, ĉar ĝi inkluzivis lernejojn kaj institutojn situantajn en la urboj Santa Fe, Parana, Rosario kaj Corrientes. La kreado de la universitato havis novajn karakterizaĵojn ĉar ĝi inkluzivis fakultatojn kaj lernejojn situantajn en malsamaj urboj en la regiono.
La unuaj Fakultatoj estis Juro kaj Industria kaj Agrikultura Kemio.Ĝi havas sian nunan nomon ekde la 17-a de oktobro 1919.
La Rektora konstruaĵo, kies konstruado estis finita en 1935, transpasis la historiajn okazaĵojn kiuj okazis tie. Inter ili, oni devas rimarki, ke la salono Paraninfo estis la loko de la Nacia Konstitucia Konvencio en du okazoj, en 1957 kaj en 1994
La universitato estas dividita en la sekvajn instituciojn [3]: