Universitato Wonkwang | ||
---|---|---|
religia lernejo privata universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1-a de majo 1946 | |
Situo | ||
Geografia situo | 35° 58′ 10″ N, 126° 57′ 26″ O (mapo)35.969389126.957333Koordinatoj: 35° 58′ 10″ N, 126° 57′ 26″ O (mapo) | |
lando | Sud-Koreio | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filioj | ||
| ||
| ||
| ||
Universitato Wonkwang, situanta en Iksan (Koreio), estis fondita en 1946 de ŭonbulisma eklezio, celante etoson de Ŭonbulismo "Renovigo de animo". Ĝi estas la sola universitato, kiun fondis ŭonbulisma eklezio. Tial nature tiu fakultato de Ŭonbulismo estas tute unika en Koreio.
Simboloj de la universitato estas ginko kaj magnolio. Printempe kaj aŭtune pejzaĝo estas tre bela, kaj tre multe da homoj vizitas la universitaton por pikniki kaj foti.
Univ. Wonkwang ankaŭ famas pro tio, ke ekzistas 5 medicin-kampaj fakultatoj (medicino, orienta medicino, dentkuracado, flegado kaj farmacio) en ĝi. Tiu unikeco ebligas tre efikan rilaton inter diversaj fakuloj kaj scienculoj.
Tiu ĉi universitato akceptis Esperanto-kurson kiel oficialan kleran lecionon en 2003. Nuna docento estas s-ro Lee Jung-kee, prez. de Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK), kaj nova prezidanto de la Azia Komisiono de UEA.
Univ. Wonkwang bone rilatas al Esperanto, kaj jam du-foje Komuna Seminario okazis tie, en la jaroj 2004 kaj 2006.