Universidad de Los Andes | ||
---|---|---|
Administrejo
| ||
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
kromnomo | ULA | |
moto | «Initium sapientiae timor Domini» «El principio de la sabiduría está en el temor a Dios, Salmo 111:10» La komenco de saĝo estas en la timo antaŭ Dio, Psalmo 111:10 | |
Informoj | ||
fondodato | 29-a de marto 1785 | |
speco | Publika, aŭtonoma | |
Situo | ||
Geografia situo | 8° 37′ 6″ N, 71° 8′ 22″ U (mapo)8.6183333333333-71.139444444444Koordinatoj: 8° 37′ 6″ N, 71° 8′ 22″ U (mapo) | |
lando | Venezuelo | |
urbo | Merido | |
Estraro | ||
Rektoro | Mario Bonucci Rossini | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 63,000 proksimume (2010) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
| ||
| ||
La Universitato de Andoj (hispane Universidad de Los Andes, akronime ULA) estas publika kaj aŭtonoma universitato, la dua plej malnova universitato en Venezuelo, kaj la plej granda publika universitato en la venezuela Andoj. La ĉefaj kampusoj, ĉefsidejo kaj rektorejo, de la universitato situas en Merido.
Ĝi estis fondita de la pastraro kiel studdomo la 29-an de marto 1785, poste levita al seminario kaj finfine agnoskita kiel universitato la 21-an de septembro 1810 laŭ dekreto eldonita de la Reganta Estraro de la provinco, ankoraŭ en la Reĝlando Hispanio.
ULA estis komence fondita kiel katolika seminario la 29-an de marto 1785 fare de la Episkopo de Mérida, Patro Juan Ramos de Lara. De Lara nomis sian institucion la "Reĝa Seminario-Kolegio de San Buenaventura de Merida". Al la lernejo estis koncedita la statuso de "Reĝa Universitato de San Buenaventura de Merida de los Caballeros" la 21-an de septembro 1810, kun la rajto doni diplomojn en filozofio, medicino, civila kaj katolika juro, kaj teologio. En 1832, la prezidanto de Venezuelo, generalo José Antonio Páez, akceptis agon kiu igas la universitaton laika institucio.
Hodiaŭ, la Universitato de Andoj funkciigas du kampusojn en Merido, kun pluraj dekduoj da fakultatoj disigitaj ĉie en la grandurbo.
La universitato havas bakalaŭrajn programojn en la artoj, sciencoj, literaturo kaj homscienco, kaj pli, kunigante pli ol 50,000 studentojn kaj 6,000 profesorojn sur la Meridaj kampusoj.