Universitato de Arktio | |
---|---|
asocio | |
moto | "En la Nordo, por la Nordo, apud la Nordo" "Kun Komunaj Voĉoj" |
Informoj | |
fondodato | 2001 |
speco | kunlabora akademia reto |
Situo | |
lando | Finnlando |
urbo | Rovaniemi |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] |
Listoj | |
membro de | |
vd | |
Universitato de la Arkto (akronime UArktio, angle University of the Arctic, akronime UArctic) estas internacia kunlabora instanco por la Arkta regiono, konsistanta de universitato, altlernejoj, esplorinstituto kaj aliaj organizoj kun intereso pri disvastigado de esplorado kaj edukado en la regiono.
Ĝi estis fondita la 12-an de junio 2001 laŭ rekomendo de la Arkta Konsilio.
Ĝia celo estas la kreado de forta kaj daŭrigebla ĉirkaŭpolusa regiono, povigante la loĝantaron, precipe indiĝenajn popolojn, per edukado, moviĝeblo kaj komuna scio.
Ĝi havas sian internacian sekretariejon en la instalaĵoj de la Universitato de Laponio, en Rovaniemi, Finnlando.
Ekde 2002, UArctic havas statuson de observanto en la Arkta Konsilio [1].
Universitato de la Arkto estas gvidata de estraro konsistanta el naŭ membroj, same kiel studentaj reprezentantoj.
En universitatoj de UArctic, la programo pri Arktaj studoj estas proponita je baza nivelo . La interŝanĝa programo north2north donas la ŝancon al studentoj ĉe membro-institucioj studi en aliaj arktaj altlernejoj. La programo GoNorth estas projekto Erasmus Mundus kiu donas la ŝancon al studentoj el pli sudaj landoj por studi en la nordo. UArkta Kampa Lernejo konsistas el pli mallongaj kursoj por esplorstudantoj. La programo northTREX estas interŝanĝa programo por instruistoj. Forumo de Norda Esplorado laboras por diskutoj kaj interŝanĝoj de scio inter esploristoj.
Estas pli ol 150 membroj en la Universitato de la Arkta. Estas 37 membroj de Kanado, 13 de Danio, 1 de la Ferooj, 17 de Finnlando, 3 de Gronlando, 10 de Islando, 16 de Norvegio, 55 de Rusio, 7 de Svedio, 27 de Usono kaj 38 de ne-Arkta landa (Aŭstrio (1), Belgio (1), Ĉeĥio (1), Ĉinio (15), Francio (1), Germanio (1), Barato (1), Irlando (1), Italio (1), Japanio (1), Koreio (2), Mongolio (1), Nederlando (1) kaj Unuiĝinta Reĝlando (10), aldone al la Internacia Polusa Fonduso) [2].
Plejparto de la membroj estas superaj edukaj institucioj, sed aliaj membroj inkluzivas ĉirkaŭpolusaj indiĝenaj organizaĵoj kaj esploraj institucioj.