Universitato de Bremeno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bremen Ŝtata kaj Universitata Biblioteko
| |||||
publika universitato | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1971 | ||||
speco | publika | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 53° 6′ 31″ N, 8° 51′ 13″ O (mapo)53.1086111111118.8536111111111Koordinatoj: 53° 6′ 31″ N, 8° 51′ 13″ O (mapo) | ||||
lando | Germanio | ||||
urbo | Bremeno | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 17 984 vd (stato: 2021) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Universitato de Bremeno (germane Universität Bremen) estis fondita en 1971, igante ĝin unu el la pli junaj ŝtataj universitatoj en Germanio kaj kun ĉ. 18.500 studentoj kaj preskaŭ 2.000 esploristoj la plej granda universitato en la Libera Hansa Urbo Bremeno [1].
La universitato estas konata pro sia reputacio en la kampoj de industria inĝenierarto, cifereca amaskomunikilaro, fiziko, matematiko, mikrobiologio, geoscienco (precipe mara) kaj juro (precipe eŭropa juro).
La Bremena Latina Lernejo estis renomita Gymnasium Academicum en 1584. En 1610 ĝi estis konvertita en la Illustre Gymnasium, universitaton kun kvar klasikaj fakultatoj: teologio, juro, medicino kaj filozofio. Tiu universitato ekzistis ĝis 1810 kaj estis dissolvita fare de Napoleon la 1-a. Sub napoleona regado, Franc-Bremena universitato estis pripensita anstataŭe. Post la fino de la Dua Mondmilito, la establado de Internacia Universitato de Bremeno estis diskutita en 1948.
La Universitato de Bremeno nuntempe ofertas en dek du fakultatoj ĉ. 80 studkampoj kaj ĉiam pli la Bakalaŭro (Bakalaŭro pri Scienco kaj BA) kaj Magistro (Magistro pri Scienco kaj Magistro pri Arto) anstataŭigas la tradiciajn Diplomo, Magister kaj Staatsexamen. Ne instruataj, ekzemple, estas medicino, arkitekturo kaj teologio (sed rekompence religiaj studoj).
La universitato estas dividita en dek du fakultatojn: