Universitato de Fenikso | ||
---|---|---|
universitato privata porprofita lernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1976 | |
Situo | ||
Geografia situo | 33° 24′ 44″ N, 111° 58′ 48″ U (mapo)33.412253-111.979962Koordinatoj: 33° 24′ 44″ N, 111° 58′ 48″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
poŝtkodo | 85040 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 420 000 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
La Universitato de Fenikso (angle University of Phoenix, akronime UoPX) estas privata, komerca universitato kun 79 kampusoj, 117 lerncentroj, kaj la ĉefa kampuso en la urbo Fenikso en la ŝtato Arizono, Usono [1]. Ĝi estas posedata de Apollo Global Management kaj estis establita en 1976 kun fokuso sur plenkreskula edukado kaj plua edukado [2]. La universitato havas kelkajn kampusojn en Arizono kaj Usono, same kiel en Porto-Riko, Nederlando, Kanado kaj Meksiko.
La universitata sistemo havas la sekvajn altlernejojn, kun la proporcio de la studentaro deklarita kiel procento.
En la universitato estis pli ol 280,000 studentoj kaj pli ol 20,000 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis averaĝe ĉ. US$ 10,500 por unujara studado, depende de la loko de studo, elekto de la fako kaj ekzamennivelo. Studoj estas ofertitaj ĝis magistronivelo en ĉiuj studejoj, kaj doktoraj gradoj estas aljuĝitaj tra la Universitato de Phoenix Online Campus.
Estis iuj kritikoj pri la organizaĵo kaj pri la valoro de la grado de ĝi, kaj ekzistas apartaj retejoj, kiuj kolektas studentojn kun tiaj plendoj. Ankaŭ okazis federacia enketo pri laborrilatoj.
Estas entute 79 kampusoj kaj 117 lerncentroj por plenkreskulo kaj plua edukado en 37 ŝtatoj (el kiuj 5 en Kalifornio) kaj kvar landoj ekster Usono. La plej gravaj studlokoj estas:
UoPX estis rangita 386a ekstere de 391 lernejoj en la 2021 listo de Washington Monthly pri naciaj universitatoj [3]. La universitato estas rangita #331-440 en la 2022 eldono de la U.S. News & World Report pri naciaj universitatoj [4].