La Universitato de Masaĉuseco Amherst (angle University of Massachusetts Amherst; konata mallonge: UMass Amherst aŭ UMass) estas publika universitato situanta en Amherst (Masaĉuseco), Masaĉuseco, situanta sur preskaŭ 5,867 hektaroj en la pitoreska valo Pioneer de Okcidenta Masaĉuseco, 144 km for de Boston kaj 280 km de Novjorko. La universitato estis establita en 1863 kaj pli ol 32,000 studentoj studas tie kune kun pli ol 1,400 fakultatanoj [1]. Ĝi estas la frontmontra universitato kaj la plej granda kampuso en la universitata sistemo de la Universitato de Masaĉuseco, same kiel la unua kampuso kiu estis establita. La universitato estas membro de Five College Consortium, kun aliaj kvar kolegioj kiuj ankaŭ situas en la sama valo Pioneer.
La universitato ofertas 110 bakalaŭrajn programojn, 80 magistrajn programojn kaj 48 doktorajn programojn [2].
Billie Jean King, Jake Tapper kaj Shirley Ann Jackson estas inter tiuj, kiuj ricevis honordoktorecon de la institucio.
La universitato estis establita en aprilo 1863 kaj komence temigis agrikulturajn studojn. La unua studento estis akceptita en 1875. Signifa kresko okazis komence de la 20-a jarcento, kaj kadre de tio, oni komencis instrui edukado kaj arto en la institucio [3].
La universitato havas 12 lernejojn kaj altlernejojn: