La Universitato de Nov-Hampŝiro (angleUniversity of New Hampshire, akronime UNH) estas ŝtata universitato en Nov-Hampŝiro en Usono[1]. La ĉefa kampuso estas en Durham, kaj ankaŭ estas kolegio en Manĉestro.
En 1866, la universitato estis fondita kiel la Nov-Hampŝira Kolegio de Agrikulturo kaj la Mekanika Arto en Hanovro. Ĝi translokiĝis en 1893 al Durham. La nomŝanĝo okazis en 1923 .
La universitato havas ses altlernejojn /fakultatojn:
Kolegio de Inĝenieristiko kaj Fizikaj Sciencoj (CEPS)
Kolegio de Liberala Arto (COLA)
Kolegio de Vivsciencoj kaj Agrikulturo (COLSA)
Lernejo de Sano kaj Homaj Servoj (SHHS)
Whittemore Lernejo de Komerco kaj Ekonomiko (WSBE)
Universitato de Nov-Hampŝiro en Manĉestro (UNHM)
Kun 15,000 studentoj, UNH estas la plej granda universitato de la ŝtato [2]. En la aŭtunsemestro 2006, ekzistis 14,848 studentoj kaj 948 akademia kunlaborantaro enmatrikulitaj, kaj la instrukotizoj sur ĉiujara bazo estis en la sama tempo USUS$ 10,401 por studentoj aligitaj en la stato de Nov-Hampŝiro. La studoj kondukas al doktoriĝo [3].