La Universitato de Oporto (portugaleUniversidade do Porto) estas publika institucio de supera instruado kun sidejo en la urbo Porto, Portugalio, fondita la 22an de Marto 1911 per dekreto de la Provizora Registaro de la Respubliko, sed havante predecencojn el la 18a jarcento. La Universitato de Oporto estas aktuale la plej granda portugala universitato, laŭ nombro de studentoj, de fakultatoj kaj kursoj. Ĝi estas inter la 300 plej bonkvalitaj universitatoj de la mondo, laŭ la Akademuia Klasigo de Universitatoj de la Mondo.[1]