La Universitato de Trento (Università degli Studi di Trento) estas relative juna universitato, kiu en malpli ol 50 jaroj de ekzisto atingis bonegajn rezultojn en instruado, esploro kaj en internaciaj rilatoj.
La instruado kaj la esploro okazas en la tri polusoj kiuj estas: la "poluso en la centro de la urbo" kun la Fakultatoj de Ekonomio, Sociologio, Juro, Literaturo kaj Filozofio, la "poluso de la monteto" kun la Fakultato de Matematiko, Fiziko kaj Naturaj Sciencoj kaj la Fakultato de Inĝenierio, "la poluso de Rovereto" kun la Fakultato de Sciencoj Kognitivaj .
La universitato estas unu el la patronoj de la Festivalo de Ekonomio de Trento.