Universitato por Paco | ||
---|---|---|
universitato lerneja instituto | ||
moto | Si quieres la paz, trabaja por la paz Se vi volas pacon, laboru por paco. | |
Informoj | ||
fondodato | 5-a de decembro 1980 | |
fondinto(j) | Rodrigo Carazo Odio vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 9° 55′ 10″ N, 84° 16′ 22″ U (mapo)9.9194444444444-84.272777777778Koordinatoj: 9° 55′ 10″ N, 84° 16′ 22″ U (mapo) | |
lando | Kostariko | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 124 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
La Universitato por Paco (angle University for Peace aŭ mallongigite UPEACE) estis fondita en Kostariko en la jaro 1980[1] "por doni al la homaro internacian instituton de alta edukado por paco kaj kun celo varbi inter ĉiuj homoj pri spirito de komprenemo, toleremo kaj paca kunvivo".[2]
Nuntempe en la Universitato por Paco en Kostariko studas 124 studentoj el 37 malsamaj landoj. Rilate al la studentaro ĝi estas unu el la plej diverskulturaj universitatoj. Ĝi estas la nura el la UN-universitatoj kiuj povas disdoni diplomojn je nivelo "master" aŭ "doktoro". La instrulingvo estas la angla, kvankam multaj dungitoj parolas nur la hispanan kaj la plej multaj verkoj en la universitata biblioteko ne estas haveblaj angle.
La universitatejo de UPEACE entenas pli ol tri kvadratajn kilometrojn de bela grundo, ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo, San-Joseo. La universitato inkluzivas protektitan praarbaron kaj pacparkon donacitan de la invitinta registaro.
UPEACE havas ok unu-jarajn master-programojn en Kostariko: