Uragano Maria | |
---|---|
Maria la 6-an de septembro 2005 | |
Aperis | la 1-an de septembro 2005 |
Malaperis | la 14-an de septembro 2005 |
Plej rapidaj ventoj | 185 km/h (115 mejloj/h) |
Plej malalta aerpremo | 962 mbar (hPa); 28,41 inHg |
Homaj mortoj | 4 |
Damaĝoj | ekvivalento de 3,1 milionoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | Usono |
Uragano Maria estis la dek tria nomita ŝtormo kaj sesa uragano de la uragana sezono en 2005. Ĝi formiĝis en centra Atlantiko la 1an de septembro kaj turnis nordokcidenten, plifortigiĝante dum movo al pli varmaj akvoj. Tiu ŝtormo atingis sian pinton de forto la 5an de septembro oriente de Bermudo kaj laŭgrade malfortiĝis antaŭ iĝi ekstertropika la 10an de septembro. Ĝi ne tuŝis teron kiel tropika sistemo, sed ĝi portis tropikajn ŝtorm-fortajn ventojn al Islando kiel ekstertropika ciklono kaj produktis tre fortajn pluvojn kaj tri mortojn en Norvegio.