Uranila karbonato | ||
Kemia formulo | ||
Uranila karbonato | ||
Ruterfordino: Erco de uranila karbonato. | ||
Flavaj kristaloj de uranila karbonato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 12274-95-2 | |
PubChem-kodo | 20096206 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flavaj kristaloj | |
Molmaso | 329,221g mol−1 | |
Denseco | 5,7 g/cm−3 | |
Solvebleco | Akvo:nesolvebla[1] | |
Mortiga dozo (LD50) | >2000 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Uranila karbonato aŭ karbonato de uranilo estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la uranila hidroksido kaj karbonata acido. Temas pri flavaj kristaloj, nesolveblaj en akvo. Uranila karbonato posedas 1 uraniatomon, 2 oksigenatomojn, 1 karbonatomon kaj 3 oksigenatomojn. Uranila karbonato uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de karbonataĵoj kaj uranilaj derivaĵoj.
En la 1948-a, Paul D. Miller kaj kunlaborantoj unuafoje izolis uranilan karbonaton, preparitan per la ago de karbona dioksido sub premo sur uranio-trioksida-, amonia- kaj natria -uranatoj. Malsaman procedon sekvis Chernyaev kaj kunlaborantoj, kiuj preparis la kunmetaĵon per la traktado de akvaj kaj alkoholaj solvaĵoj de uranila nitrato kun karbona duoksido sub premo aŭ akvaj suspensiaĵoj de uranioksido, UO3, en normalaj kondiĉoj.
La ĝis nun neraportita kunmetaĵo de uranio (IV) oksikarbonato, sur eksponiĝo al seka aero spertas samtempan oksigenadon kaj dehidratiĝon, rezultigante la formadon de la kunmetaĵo UO2CO3, 2,5 H2O, la progreso de la oksigenado estas indikita per la laŭgrada ŝanĝo de koloro de malhelverda al helflava. Ĉi tiu hidratigita uranila karbonato, kiam varmigita en vakuo je 160°, donas la anhidran kunmetaĵon UO2CO3, kiu estas stabila ĝis 500 °C.[2]