La Urba Universitato de Novjorko (angle City University of New York, mallongigite CUNY, prononco [ˈkjuːni]) estas la publika universitata sistemo de Novjorko. Ĝi estas la plej granda urba universitata sistemo en Usono, konsistanta el 25 kampusoj: dek unu altlernejoj, sep komunumaj altlernejoj, unu bakalaŭra honorgrada kolegio kaj sep postbakalaŭraj institucioj. Dum ĝiaj konsistigaj altlernejoj devenas de 1847, la Urba Universitato estis establita en 1961. La universitato havas pli ol 275.000 studentojn, kaj kalkulas dek tri nobelpremiitojn kaj dudek kvar premiitojn de la stipendia programo MacArthur inter siaj eks-studentoj.